Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Abendlied

 
tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Guido Holz    
 
1. Leviĝas luno; hele   1. La luno nun ekhelas,   1. Der Mond ist aufgegangen,
orpompas surĉiele   Steletoj oraj belas   Die goldnen Sternlein prangen
la steloj al l'okul'.   En la ĉiela klar';   Am Himmel hell und klar;
Arbaro mute revas;   L'arbaro nigra revas,   Der Wald steht schwarz und schweiget,
el la herbej' sin levas   Kaj el herbejo levas   Und aus den Wiesen steiget
mirinde blanka la nebul'   Mirige sin nebula mar'.   Der weisse Nebel wunderbar.
 
2. Ripozas mont' kaj valo   2. Silenta estas mondo   Wie ist die Welt so stille
sub la krepusk-vualo   Kaj en krepuska rondo   Und in der Dämmrung Hülle
trankvile kvazaŭ lag'.   Hejmecas kun favor'!   So traulich und so hold!
Por vi jen la permeso   Similas kalman ĉelon,   Als eine stille Kammer,
fordormi en forgeso   En kiu vi kverelon   Wo ihr des Tages Jammer
la malbonaĵojn de la tag'.   De l'tago dorme pelu for.   Verschlafen und vergessen sollt.
 
3. La luno nur duone   3. Ĉu vi la lunon konas?   2. Seht ihr den Mond dort stehen? -
Prezentas sin impone;   Aspekto nur duonas,   Er ist nur halb zu sehen
ĝi tamen estas sfer':   Sed rondas ĝi en bel'.   Und ist doch rund und schön!
Facile ni priridas   Do ankaŭ estas multo,   So sind wohl manche Sachen,
aferon, se ni vidas   Loganta al insulto,   Die wir getrost belachen,
nur parton de la plena ver'.   Okulojn ĝenas la malhel'.   Weil unsre Augen sie nicht sehn.
 
4. Homidoj ni fieraj   4. Ni homoj tiel vantaj   3. Wir stolze Menschenkinder
pekuloj nur, mizeraj;   Ja estas nur pekantaj,   Sind eitel arme Sünder
ne multon scias ni.   Malvasta nia sci';   Und wissen gar nicht viel;
Ni teksas iluziojn   Ĥimerojn ni eltrikas,   Wir spinnen Luftgespinste
kaj serĉas multajn sciojn   Ni multe artifikas   Und suchen viele Künste
kaj devojiĝas pli kaj pli.   Kaj perdas celon pli kaj pli.   Und kommen weiter von dem Ziel.
 
5. Ho Di', nin lasu vidi   5. Vidigu, Dio, savon,   4. Gott, laß uns dein Heil schauen,
la Savon, ne plu fidi   Pasem' ne veku ravon,   Auf nichts Vergänglichs trauen,
vantaĵojn de l' pasem'!   Ne ĝoju ni pro glor'!   Nicht Eitelkeit uns freun!
Nin faru simpl-animaj,   Fariĝu malafektaj   Laß uns einfältig werden
infane Dio-timaj   Ni kaj al vi respektaj,   Und vor dir hier auf Erden
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Infane gaju nia kor'!   Wie Kinder fromm und fröhlich sein!
 
6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. Vi gracu, sen ĉagreni   5. Wollst endlich sonder Grämen
el mond' nin volu preni   El mondo nin forpreni   Aus dieser Welt uns nehmen
per milda morto for.   Al fin' per milda mort'!   Durch einen sanften Tod!
Nin tiam al ĉielo   Kaj post forpren' fidele   Und, wenn du uns genommen,
venigu, al la celo:   Hejmigu nin ĉiele,   Laß uns in Himmel kommen,
Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   Sinjoro, Dio, nia fort'!   Du unser Herr und unser Gott!
 
7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Kuŝiĝu do kun pio   6. So legt euch denn, ihr Brüder,
Vin nokta vent' ne tuŝu,   Vi en la nom' de Dio,   In Gottes Namen nieder;
dum ŝirmas anĝelar'.   Jam fridas nokta vent'.   Kalt ist der Abendhauch.
Indulgu, Di', nin grace,   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Verschon uns, Gott! mit Strafen,
por ke nun dormu pace   Per dolĉa dorm' nin benu,   Und laß uns ruhig schlafen!
ni kaj malsana la najbar'.   Najbaron ankaŭ en turment'.   Und unsern kranken Nachbar auch!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.