Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Abendlied

 
tradukita de Otto Bonte   tradukita de Guido Holz    
 
1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,   1. Der Mond ist aufgegangen,
Steletoj ekheliĝis,   Steletoj oraj belas   Die goldnen Sternlein prangen
Ravante homojn nin;   En la ĉiela klar';   Am Himmel hell und klar;
Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,   Der Wald steht schwarz und schweiget,
Kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas   Und aus den Wiesen steiget
Nebulo pala levas sin.   Mirige sin nebula mar'.   Der weisse Nebel wunderbar.
 
2. Ho, mondo la kvieta,   2. Silenta estas mondo   Wie ist die Welt so stille
Kaj kiel ŝajnas eta   Kaj en krepuska rondo   Und in der Dämmrung Hülle
Krepuska en kovril';   Hejmecas kun favor'!   So traulich und so hold!
Por ke vi en ĉambreto   Similas kalman ĉelon,   Als eine stille Kammer,
Samkiel infaneto   En kiu vi kverelon   Wo ihr des Tages Jammer
Senzorge dormu en lulil'.   De l'tago dorme pelu for.   Verschlafen und vergessen sollt.
 
3. Rigardu nun la lunon,   3. Ĉu vi la lunon konas?   2. Seht ihr den Mond dort stehen? -
Vi vidas nur duonon,   Aspekto nur duonas,   Er ist nur halb zu sehen
Sed tamen ronda ĝi.   Sed rondas ĝi en bel'.   Und ist doch rund und schön!
Ni ofte ion ridas,   Do ankaŭ estas multo,   So sind wohl manche Sachen,
Ĉar ni ne klare vidas,   Loganta al insulto,   Die wir getrost belachen,
Ke ĉie regas harmoni'.   Okulojn ĝenas la malhel'.   Weil unsre Augen sie nicht sehn.
 
4. .....................   4. Ni homoj tiel vantaj   3. Wir stolze Menschenkinder
........................   Ja estas nur pekantaj,   Sind eitel arme Sünder
........................   Malvasta nia sci';   Und wissen gar nicht viel;
........................   Ĥimerojn ni eltrikas,   Wir spinnen Luftgespinste
........................   Ni multe artifikas   Und suchen viele Künste
........................   Kaj perdas celon pli kaj pli.   Und kommen weiter von dem Ziel.
 
5. .....................   5. Vidigu, Dio, savon,   4. Gott, laß uns dein Heil schauen,
........................   Pasem' ne veku ravon,   Auf nichts Vergänglichs trauen,
........................   Ne ĝoju ni pro glor'!   Nicht Eitelkeit uns freun!
........................   Fariĝu malafektaj   Laß uns einfältig werden
........................   Ni kaj al vi respektaj,   Und vor dir hier auf Erden
........................   Infane gaju nia kor'!   Wie Kinder fromm und fröhlich sein!
 
6. .....................   6. Vi gracu, sen ĉagreni   5. Wollst endlich sonder Grämen
........................   El mondo nin forpreni   Aus dieser Welt uns nehmen
........................   Al fin' per milda mort'!   Durch einen sanften Tod!
........................   Kaj post forpren' fidele   Und, wenn du uns genommen,
........................   Hejmigu nin ĉiele,   Laß uns in Himmel kommen,
........................   Sinjoro, Dio, nia fort'!   Du unser Herr und unser Gott!
 
7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7. Kuŝiĝu do kun pio   6. So legt euch denn, ihr Brüder,
De bona Di' ŝirmataj   Vi en la nom' de Dio,   In Gottes Namen nieder;
Kun tuta la homar'.   Jam fridas nokta vent'.   Kalt ist der Abendhauch.
Kar-Dio ne nin punu,   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Verschon uns, Gott! mit Strafen,
Trankvilan dormon donu   Per dolĉa dorm' nin benu,   Und laß uns ruhig schlafen!
Kaj al malsana la najbar'!   Najbaron ankaŭ en turment'.   Und unsern kranken Nachbar auch!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.