Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Otto Bonte   tradukita de Guido Holz
 
1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,
Steletoj ekheliĝis,   Steletoj oraj belas
Ravante homojn nin;   En la ĉiela klar';
Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,
Kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas
Nebulo pala levas sin.   Mirige sin nebula mar'.
 
2. Ho, mondo la kvieta,   2. Silenta estas mondo
Kaj kiel ŝajnas eta   Kaj en krepuska rondo
Krepuska en kovril';   Hejmecas kun favor'!
Por ke vi en ĉambreto   Similas kalman ĉelon,
Samkiel infaneto   En kiu vi kverelon
Senzorge dormu en lulil'.   De l'tago dorme pelu for.
 
3. Rigardu nun la lunon,   3. Ĉu vi la lunon konas?
Vi vidas nur duonon,   Aspekto nur duonas,
Sed tamen ronda ĝi.   Sed rondas ĝi en bel'.
Ni ofte ion ridas,   Do ankaŭ estas multo,
Ĉar ni ne klare vidas,   Loganta al insulto,
Ke ĉie regas harmoni'.   Okulojn ĝenas la malhel'.
 
4. .....................   4. Ni homoj tiel vantaj
........................   Ja estas nur pekantaj,
........................   Malvasta nia sci';
........................   Ĥimerojn ni eltrikas,
........................   Ni multe artifikas
........................   Kaj perdas celon pli kaj pli.
 
5. .....................   5. Vidigu, Dio, savon,
........................   Pasem' ne veku ravon,
........................   Ne ĝoju ni pro glor'!
........................   Fariĝu malafektaj
........................   Ni kaj al vi respektaj,
........................   Infane gaju nia kor'!
 
6. .....................   6. Vi gracu, sen ĉagreni
........................   El mondo nin forpreni
........................   Al fin' per milda mort'!
........................   Kaj post forpren' fidele
........................   Hejmigu nin ĉiele,
........................   Sinjoro, Dio, nia fort'!
 
7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7. Kuŝiĝu do kun pio
De bona Di' ŝirmataj   Vi en la nom' de Dio,
Kun tuta la homar'.   Jam fridas nokta vent'.
Kar-Dio ne nin punu,   Per punoj, Di', ne ĝenu,
Trankvilan dormon donu   Per dolĉa dorm' nin benu,
Kaj al malsana la najbar'!   Najbaron ankaŭ en turment'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.