Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Guido Holz   tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Adolf Burkhardt
 
1. La luno nun ekhelas,   1. La luno jam leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele
Steletoj oraj belas   steletoj ekheliĝis,   orpompas surĉiele
En la ĉiela klar';   ravante homojn nin.   la steloj al l'okul'.
L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;
Kaj el herbejo levas   kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas
Mirige sin nebula mar'.   nebulo pala levas sin.   mirinde blanka la nebul'
 
2. Silenta estas mondo   2. Neniu vento blovas,   2. Ripozas mont' kaj valo
Kaj en krepuska rondo   la mond' ne plu sin movas   sub la krepusk-vualo
Hejmecas kun favor'!   sub paca, klara lun'.   trankvile kvazaŭ lag'.
Similas kalman ĉelon,   Nun petu noktan benon,   Por vi jen la permeso
En kiu vi kverelon   de l'tago la ĉagrenon   fordormi en forgeso
De l'tago dorme pelu for.   dormantaj vi forgesu nun.   la malbonaĵojn de la tag'.
 
3. Ĉu vi la lunon konas?   3. Jen luno sur ĉielo   3. La luno nur duone
Aspekto nur duonas,   en brila ronda belo   Prezentas sin impone;
Sed rondas ĝi en bel'.   duon-videbla nur.1)   ĝi tamen estas sfer':
Do ankaŭ estas multo,   Ĉar multon ni ne vidas,   Facile ni priridas
Loganta al insulto,   ni ofte ĝin priridas,   aferon, se ni vidas
Okulojn ĝenas la malhel'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.   nur parton de la plena ver'.
 
4. Ni homoj tiel vantaj   4. .....................   4. Homidoj ni fieraj
Ja estas nur pekantaj,   ........................   pekuloj nur, mizeraj;
Malvasta nia sci';   ........................   ne multon scias ni.
Ĥimerojn ni eltrikas,   ........................   Ni teksas iluziojn
Ni multe artifikas   ........................   kaj serĉas multajn sciojn
Kaj perdas celon pli kaj pli.   ........................   kaj devojiĝas pli kaj pli.
 
5. Vidigu, Dio, savon,   5. .....................   5. Ho Di', nin lasu vidi
Pasem' ne veku ravon,   ........................   la Savon, ne plu fidi
Ne ĝoju ni pro glor'!   ........................   vantaĵojn de l' pasem'!
Fariĝu malafektaj   ........................   Nin faru simpl-animaj,
Ni kaj al vi respektaj,   ........................   infane Dio-timaj
Infane gaju nia kor'!   ........................   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!
 
6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. .....................   6. Vi fine, sen ĉagreni,
El mondo nin forpreni   ........................   el mond' nin volu preni
Al fin' per milda mort'!   ........................   per milda morto for.
Kaj post forpren' fidele   ........................   Nin tiam al ĉielo
Hejmigu nin ĉiele,   ........................   venigu, al la celo:
Sinjoro, Dio, nia fort'!   ........................   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!
 
7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Ĉe l'fino de la tago   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!
Vi en la nom' de Dio,   kuŝigu vin sen plago,   Vin nokta vent' ne tuŝu,
Jam fridas nokta vent'.   silentas la anim'.   dum ŝirmas anĝelar'.
Per punoj, Di', ne ĝenu,   Ne punu nian faron,   Indulgu, Di', nin grace,
Per dolĉa dorm' nin benu,   sed nin kaj la najbaron   por ke nun dormu pace
Najbaron ankaŭ en turment'.   dormigu, Dio, nun sem tim'.   ni kaj malsana la najbar'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
 
    1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.