Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Guido Holz   tradukita de Joachim Gießner
 
1. La luno nun ekhelas,   1. La luno jam leviĝis,
Steletoj oraj belas   steletoj ekheliĝis,
En la ĉiela klar';   ravante homojn nin.
L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro
Kaj el herbejo levas   kaj super la kamparo
Mirige sin nebula mar'.   nebulo pala levas sin.
 
2. Silenta estas mondo   2. Neniu vento blovas,
Kaj en krepuska rondo   la mond' ne plu sin movas
Hejmecas kun favor'!   sub paca, klara lun'.
Similas kalman ĉelon,   Nun petu noktan benon,
En kiu vi kverelon   de l'tago la ĉagrenon
De l'tago dorme pelu for.   dormantaj vi forgesu nun.
 
3. Ĉu vi la lunon konas?   3. Jen luno sur ĉielo
Aspekto nur duonas,   en brila ronda belo
Sed rondas ĝi en bel'.   duon-videbla nur.1)
Do ankaŭ estas multo,   Ĉar multon ni ne vidas,
Loganta al insulto,   ni ofte ĝin priridas,
Okulojn ĝenas la malhel'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.
 
4. Ni homoj tiel vantaj   4. .....................
Ja estas nur pekantaj,   ........................
Malvasta nia sci';   ........................
Ĥimerojn ni eltrikas,   ........................
Ni multe artifikas   ........................
Kaj perdas celon pli kaj pli.   ........................
 
5. Vidigu, Dio, savon,   5. .....................
Pasem' ne veku ravon,   ........................
Ne ĝoju ni pro glor'!   ........................
Fariĝu malafektaj   ........................
Ni kaj al vi respektaj,   ........................
Infane gaju nia kor'!   ........................
 
6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. .....................
El mondo nin forpreni   ........................
Al fin' per milda mort'!   ........................
Kaj post forpren' fidele   ........................
Hejmigu nin ĉiele,   ........................
Sinjoro, Dio, nia fort'!   ........................
 
7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Ĉe l'fino de la tago
Vi en la nom' de Dio,   kuŝigu vin sen plago,
Jam fridas nokta vent'.   silentas la anim'.
Per punoj, Di', ne ĝenu,   Ne punu nian faron,
Per dolĉa dorm' nin benu,   sed nin kaj la najbaron
Najbaron ankaŭ en turment'.   dormigu, Dio, nun sem tim'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
 
    1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.