Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Abendlied

 
tradukita de Guido Holz   tradukita de Adolf Burkhardt    
 
1. La luno nun ekhelas,   1. Leviĝas luno; hele   1. Der Mond ist aufgegangen,
Steletoj oraj belas   orpompas surĉiele   Die goldnen Sternlein prangen
En la ĉiela klar';   la steloj al l'okul'.   Am Himmel hell und klar;
L'arbaro nigra revas,   Arbaro mute revas;   Der Wald steht schwarz und schweiget,
Kaj el herbejo levas   el la herbej' sin levas   Und aus den Wiesen steiget
Mirige sin nebula mar'.   mirinde blanka la nebul'   Der weisse Nebel wunderbar.
 
2. Silenta estas mondo   2. Ripozas mont' kaj valo   Wie ist die Welt so stille
Kaj en krepuska rondo   sub la krepusk-vualo   Und in der Dämmrung Hülle
Hejmecas kun favor'!   trankvile kvazaŭ lag'.   So traulich und so hold!
Similas kalman ĉelon,   Por vi jen la permeso   Als eine stille Kammer,
En kiu vi kverelon   fordormi en forgeso   Wo ihr des Tages Jammer
De l'tago dorme pelu for.   la malbonaĵojn de la tag'.   Verschlafen und vergessen sollt.
 
3. Ĉu vi la lunon konas?   3. La luno nur duone   2. Seht ihr den Mond dort stehen? -
Aspekto nur duonas,   Prezentas sin impone;   Er ist nur halb zu sehen
Sed rondas ĝi en bel'.   ĝi tamen estas sfer':   Und ist doch rund und schön!
Do ankaŭ estas multo,   Facile ni priridas   So sind wohl manche Sachen,
Loganta al insulto,   aferon, se ni vidas   Die wir getrost belachen,
Okulojn ĝenas la malhel'.   nur parton de la plena ver'.   Weil unsre Augen sie nicht sehn.
 
4. Ni homoj tiel vantaj   4. Homidoj ni fieraj   3. Wir stolze Menschenkinder
Ja estas nur pekantaj,   pekuloj nur, mizeraj;   Sind eitel arme Sünder
Malvasta nia sci';   ne multon scias ni.   Und wissen gar nicht viel;
Ĥimerojn ni eltrikas,   Ni teksas iluziojn   Wir spinnen Luftgespinste
Ni multe artifikas   kaj serĉas multajn sciojn   Und suchen viele Künste
Kaj perdas celon pli kaj pli.   kaj devojiĝas pli kaj pli.   Und kommen weiter von dem Ziel.
 
5. Vidigu, Dio, savon,   5. Ho Di', nin lasu vidi   4. Gott, laß uns dein Heil schauen,
Pasem' ne veku ravon,   la Savon, ne plu fidi   Auf nichts Vergänglichs trauen,
Ne ĝoju ni pro glor'!   vantaĵojn de l' pasem'!   Nicht Eitelkeit uns freun!
Fariĝu malafektaj   Nin faru simpl-animaj,   Laß uns einfältig werden
Ni kaj al vi respektaj,   infane Dio-timaj   Und vor dir hier auf Erden
Infane gaju nia kor'!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Wie Kinder fromm und fröhlich sein!
 
6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. Vi fine, sen ĉagreni,   5. Wollst endlich sonder Grämen
El mondo nin forpreni   el mond' nin volu preni   Aus dieser Welt uns nehmen
Al fin' per milda mort'!   per milda morto for.   Durch einen sanften Tod!
Kaj post forpren' fidele   Nin tiam al ĉielo   Und, wenn du uns genommen,
Hejmigu nin ĉiele,   venigu, al la celo:   Laß uns in Himmel kommen,
Sinjoro, Dio, nia fort'!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   Du unser Herr und unser Gott!
 
7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   6. So legt euch denn, ihr Brüder,
Vi en la nom' de Dio,   Vin nokta vent' ne tuŝu,   In Gottes Namen nieder;
Jam fridas nokta vent'.   dum ŝirmas anĝelar'.   Kalt ist der Abendhauch.
Per punoj, Di', ne ĝenu,   Indulgu, Di', nin grace,   Verschon uns, Gott! mit Strafen,
Per dolĉa dorm' nin benu,   por ke nun dormu pace   Und laß uns ruhig schlafen!
Najbaron ankaŭ en turment'.   ni kaj malsana la najbar'.   Und unsern kranken Nachbar auch!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.