Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Guido Holz   tradukita de Otto Bonte   tradukita de Adolf Burkhardt
 
1. La luno nun ekhelas,   1. La luno jam leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele
Steletoj oraj belas   Steletoj ekheliĝis,   orpompas surĉiele
En la ĉiela klar';   Ravante homojn nin;   la steloj al l'okul'.
L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;
Kaj el herbejo levas   Kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas
Mirige sin nebula mar'.   Nebulo pala levas sin.   mirinde blanka la nebul'
 
2. Silenta estas mondo   2. Ho, mondo la kvieta,   2. Ripozas mont' kaj valo
Kaj en krepuska rondo   Kaj kiel ŝajnas eta   sub la krepusk-vualo
Hejmecas kun favor'!   Krepuska en kovril';   trankvile kvazaŭ lag'.
Similas kalman ĉelon,   Por ke vi en ĉambreto   Por vi jen la permeso
En kiu vi kverelon   Samkiel infaneto   fordormi en forgeso
De l'tago dorme pelu for.   Senzorge dormu en lulil'.   la malbonaĵojn de la tag'.
 
3. Ĉu vi la lunon konas?   3. Rigardu nun la lunon,   3. La luno nur duone
Aspekto nur duonas,   Vi vidas nur duonon,   Prezentas sin impone;
Sed rondas ĝi en bel'.   Sed tamen ronda ĝi.   ĝi tamen estas sfer':
Do ankaŭ estas multo,   Ni ofte ion ridas,   Facile ni priridas
Loganta al insulto,   Ĉar ni ne klare vidas,   aferon, se ni vidas
Okulojn ĝenas la malhel'.   Ke ĉie regas harmoni'.   nur parton de la plena ver'.
 
4. Ni homoj tiel vantaj   4. .....................   4. Homidoj ni fieraj
Ja estas nur pekantaj,   ........................   pekuloj nur, mizeraj;
Malvasta nia sci';   ........................   ne multon scias ni.
Ĥimerojn ni eltrikas,   ........................   Ni teksas iluziojn
Ni multe artifikas   ........................   kaj serĉas multajn sciojn
Kaj perdas celon pli kaj pli.   ........................   kaj devojiĝas pli kaj pli.
 
5. Vidigu, Dio, savon,   5. .....................   5. Ho Di', nin lasu vidi
Pasem' ne veku ravon,   ........................   la Savon, ne plu fidi
Ne ĝoju ni pro glor'!   ........................   vantaĵojn de l' pasem'!
Fariĝu malafektaj   ........................   Nin faru simpl-animaj,
Ni kaj al vi respektaj,   ........................   infane Dio-timaj
Infane gaju nia kor'!   ........................   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!
 
6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. .....................   6. Vi fine, sen ĉagreni,
El mondo nin forpreni   ........................   el mond' nin volu preni
Al fin' per milda mort'!   ........................   per milda morto for.
Kaj post forpren' fidele   ........................   Nin tiam al ĉielo
Hejmigu nin ĉiele,   ........................   venigu, al la celo:
Sinjoro, Dio, nia fort'!   ........................   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!
 
7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!
Vi en la nom' de Dio,   De bona Di' ŝirmataj   Vin nokta vent' ne tuŝu,
Jam fridas nokta vent'.   Kun tuta la homar'.   dum ŝirmas anĝelar'.
Per punoj, Di', ne ĝenu,   Kar-Dio ne nin punu,   Indulgu, Di', nin grace,
Per dolĉa dorm' nin benu,   Trankvilan dormon donu   por ke nun dormu pace
Najbaron ankaŭ en turment'.   Kaj al malsana la najbar'!   ni kaj malsana la najbar'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.