Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Guido Holz   tradukita de Otto Bonte
 
1. La luno nun ekhelas,   1. La luno jam leviĝis,
Steletoj oraj belas   Steletoj ekheliĝis,
En la ĉiela klar';   Ravante homojn nin;
L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro
Kaj el herbejo levas   Kaj super la kamparo
Mirige sin nebula mar'.   Nebulo pala levas sin.
 
2. Silenta estas mondo   2. Ho, mondo la kvieta,
Kaj en krepuska rondo   Kaj kiel ŝajnas eta
Hejmecas kun favor'!   Krepuska en kovril';
Similas kalman ĉelon,   Por ke vi en ĉambreto
En kiu vi kverelon   Samkiel infaneto
De l'tago dorme pelu for.   Senzorge dormu en lulil'.
 
3. Ĉu vi la lunon konas?   3. Rigardu nun la lunon,
Aspekto nur duonas,   Vi vidas nur duonon,
Sed rondas ĝi en bel'.   Sed tamen ronda ĝi.
Do ankaŭ estas multo,   Ni ofte ion ridas,
Loganta al insulto,   Ĉar ni ne klare vidas,
Okulojn ĝenas la malhel'.   Ke ĉie regas harmoni'.
 
4. Ni homoj tiel vantaj   4. .....................
Ja estas nur pekantaj,   ........................
Malvasta nia sci';   ........................
Ĥimerojn ni eltrikas,   ........................
Ni multe artifikas   ........................
Kaj perdas celon pli kaj pli.   ........................
 
5. Vidigu, Dio, savon,   5. .....................
Pasem' ne veku ravon,   ........................
Ne ĝoju ni pro glor'!   ........................
Fariĝu malafektaj   ........................
Ni kaj al vi respektaj,   ........................
Infane gaju nia kor'!   ........................
 
6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. .....................
El mondo nin forpreni   ........................
Al fin' per milda mort'!   ........................
Kaj post forpren' fidele   ........................
Hejmigu nin ĉiele,   ........................
Sinjoro, Dio, nia fort'!   ........................
 
7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,
Vi en la nom' de Dio,   De bona Di' ŝirmataj
Jam fridas nokta vent'.   Kun tuta la homar'.
Per punoj, Di', ne ĝenu,   Kar-Dio ne nin punu,
Per dolĉa dorm' nin benu,   Trankvilan dormon donu
Najbaron ankaŭ en turment'.   Kaj al malsana la najbar'!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.