Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Guido Holz       tradukita de Joachim Gießner
 
1. La luno nun ekhelas,   1. Der Mond ist aufgegangen,   1. La luno jam leviĝis,
Steletoj oraj belas   Die goldnen Sternlein prangen   steletoj ekheliĝis,
En la ĉiela klar';   Am Himmel hell und klar;   ravante homojn nin.
L'arbaro nigra revas,   Der Wald steht schwarz und schweiget,   Silentas la arbaro
Kaj el herbejo levas   Und aus den Wiesen steiget   kaj super la kamparo
Mirige sin nebula mar'.   Der weisse Nebel wunderbar.   nebulo pala levas sin.
 
2. Silenta estas mondo   Wie ist die Welt so stille   2. Neniu vento blovas,
Kaj en krepuska rondo   Und in der Dämmrung Hülle   la mond' ne plu sin movas
Hejmecas kun favor'!   So traulich und so hold!   sub paca, klara lun'.
Similas kalman ĉelon,   Als eine stille Kammer,   Nun petu noktan benon,
En kiu vi kverelon   Wo ihr des Tages Jammer   de l'tago la ĉagrenon
De l'tago dorme pelu for.   Verschlafen und vergessen sollt.   dormantaj vi forgesu nun.
 
3. Ĉu vi la lunon konas?   2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3. Jen luno sur ĉielo
Aspekto nur duonas,   Er ist nur halb zu sehen   en brila ronda belo
Sed rondas ĝi en bel'.   Und ist doch rund und schön!   duon-videbla nur.1)
Do ankaŭ estas multo,   So sind wohl manche Sachen,   Ĉar multon ni ne vidas,
Loganta al insulto,   Die wir getrost belachen,   ni ofte ĝin priridas,
Okulojn ĝenas la malhel'.   Weil unsre Augen sie nicht sehn.   malsaĝe juĝas kun plezur'.
 
4. Ni homoj tiel vantaj   3. Wir stolze Menschenkinder   4. .....................
Ja estas nur pekantaj,   Sind eitel arme Sünder   ........................
Malvasta nia sci';   Und wissen gar nicht viel;   ........................
Ĥimerojn ni eltrikas,   Wir spinnen Luftgespinste   ........................
Ni multe artifikas   Und suchen viele Künste   ........................
Kaj perdas celon pli kaj pli.   Und kommen weiter von dem Ziel.   ........................
 
5. Vidigu, Dio, savon,   4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5. .....................
Pasem' ne veku ravon,   Auf nichts Vergänglichs trauen,   ........................
Ne ĝoju ni pro glor'!   Nicht Eitelkeit uns freun!   ........................
Fariĝu malafektaj   Laß uns einfältig werden   ........................
Ni kaj al vi respektaj,   Und vor dir hier auf Erden   ........................
Infane gaju nia kor'!   Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   ........................
 
6. Vi gracu, sen ĉagreni   5. Wollst endlich sonder Grämen   6. .....................
El mondo nin forpreni   Aus dieser Welt uns nehmen   ........................
Al fin' per milda mort'!   Durch einen sanften Tod!   ........................
Kaj post forpren' fidele   Und, wenn du uns genommen,   ........................
Hejmigu nin ĉiele,   Laß uns in Himmel kommen,   ........................
Sinjoro, Dio, nia fort'!   Du unser Herr und unser Gott!   ........................
 
7. Kuŝiĝu do kun pio   6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7. Ĉe l'fino de la tago
Vi en la nom' de Dio,   In Gottes Namen nieder;   kuŝigu vin sen plago,
Jam fridas nokta vent'.   Kalt ist der Abendhauch.   silentas la anim'.
Per punoj, Di', ne ĝenu,   Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Ne punu nian faron,
Per dolĉa dorm' nin benu,   Und laß uns ruhig schlafen!   sed nin kaj la najbaron
Najbaron ankaŭ en turment'.   Und unsern kranken Nachbar auch!   dormigu, Dio, nun sem tim'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
 
        1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.