Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Guido Holz       tradukita de Adolf Burkhardt
 
1. La luno nun ekhelas,   1. Der Mond ist aufgegangen,   1. Leviĝas luno; hele
Steletoj oraj belas   Die goldnen Sternlein prangen   orpompas surĉiele
En la ĉiela klar';   Am Himmel hell und klar;   la steloj al l'okul'.
L'arbaro nigra revas,   Der Wald steht schwarz und schweiget,   Arbaro mute revas;
Kaj el herbejo levas   Und aus den Wiesen steiget   el la herbej' sin levas
Mirige sin nebula mar'.   Der weisse Nebel wunderbar.   mirinde blanka la nebul'
 
2. Silenta estas mondo   Wie ist die Welt so stille   2. Ripozas mont' kaj valo
Kaj en krepuska rondo   Und in der Dämmrung Hülle   sub la krepusk-vualo
Hejmecas kun favor'!   So traulich und so hold!   trankvile kvazaŭ lag'.
Similas kalman ĉelon,   Als eine stille Kammer,   Por vi jen la permeso
En kiu vi kverelon   Wo ihr des Tages Jammer   fordormi en forgeso
De l'tago dorme pelu for.   Verschlafen und vergessen sollt.   la malbonaĵojn de la tag'.
 
3. Ĉu vi la lunon konas?   2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3. La luno nur duone
Aspekto nur duonas,   Er ist nur halb zu sehen   Prezentas sin impone;
Sed rondas ĝi en bel'.   Und ist doch rund und schön!   ĝi tamen estas sfer':
Do ankaŭ estas multo,   So sind wohl manche Sachen,   Facile ni priridas
Loganta al insulto,   Die wir getrost belachen,   aferon, se ni vidas
Okulojn ĝenas la malhel'.   Weil unsre Augen sie nicht sehn.   nur parton de la plena ver'.
 
4. Ni homoj tiel vantaj   3. Wir stolze Menschenkinder   4. Homidoj ni fieraj
Ja estas nur pekantaj,   Sind eitel arme Sünder   pekuloj nur, mizeraj;
Malvasta nia sci';   Und wissen gar nicht viel;   ne multon scias ni.
Ĥimerojn ni eltrikas,   Wir spinnen Luftgespinste   Ni teksas iluziojn
Ni multe artifikas   Und suchen viele Künste   kaj serĉas multajn sciojn
Kaj perdas celon pli kaj pli.   Und kommen weiter von dem Ziel.   kaj devojiĝas pli kaj pli.
 
5. Vidigu, Dio, savon,   4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5. Ho Di', nin lasu vidi
Pasem' ne veku ravon,   Auf nichts Vergänglichs trauen,   la Savon, ne plu fidi
Ne ĝoju ni pro glor'!   Nicht Eitelkeit uns freun!   vantaĵojn de l' pasem'!
Fariĝu malafektaj   Laß uns einfältig werden   Nin faru simpl-animaj,
Ni kaj al vi respektaj,   Und vor dir hier auf Erden   infane Dio-timaj
Infane gaju nia kor'!   Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!
 
6. Vi gracu, sen ĉagreni   5. Wollst endlich sonder Grämen   6. Vi fine, sen ĉagreni,
El mondo nin forpreni   Aus dieser Welt uns nehmen   el mond' nin volu preni
Al fin' per milda mort'!   Durch einen sanften Tod!   per milda morto for.
Kaj post forpren' fidele   Und, wenn du uns genommen,   Nin tiam al ĉielo
Hejmigu nin ĉiele,   Laß uns in Himmel kommen,   venigu, al la celo:
Sinjoro, Dio, nia fort'!   Du unser Herr und unser Gott!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!
 
7. Kuŝiĝu do kun pio   6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!
Vi en la nom' de Dio,   In Gottes Namen nieder;   Vin nokta vent' ne tuŝu,
Jam fridas nokta vent'.   Kalt ist der Abendhauch.   dum ŝirmas anĝelar'.
Per punoj, Di', ne ĝenu,   Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Indulgu, Di', nin grace,
Per dolĉa dorm' nin benu,   Und laß uns ruhig schlafen!   por ke nun dormu pace
Najbaron ankaŭ en turment'.   Und unsern kranken Nachbar auch!   ni kaj malsana la najbar'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.