Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Adolf Burkhardt
 
1. La luno nun leviĝis,   1. La luno jam leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele
La steloj eklumiĝis,   steletoj ekheliĝis,   orpompas surĉiele
Subiĝis jam la sun’.   ravante homojn nin.   la steloj al l'okul'.
Silentas la arbaro   Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;
Kaj super la kamparo   kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas
Nebulo blanka kuŝas nun.   nebulo pala levas sin.   mirinde blanka la nebul'
 
2. La mondo ŝajnas kiel   2. Neniu vento blovas,   2. Ripozas mont' kaj valo
Hejmeca ĉambro, tiel   la mond' ne plu sin movas   sub la krepusk-vualo
Trankvila estas ĝi.   sub paca, klara lun'.   trankvile kvazaŭ lag'.
Dormante ĉiun penon,   Nun petu noktan benon,   Por vi jen la permeso
Aflikton kaj ĉagrenon   de l'tago la ĉagrenon   fordormi en forgeso
Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   dormantaj vi forgesu nun.   la malbonaĵojn de la tag'.
 
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. Jen luno sur ĉielo   3. La luno nur duone
Tre eta fora stelo,   en brila ronda belo   Prezentas sin impone;
Sed tamen egas ĝi!   duon-videbla nur.2)   ĝi tamen estas sfer':
Ja estas ofte aĵo   Ĉar multon ni ne vidas,   Facile ni priridas
Por ni nur ridindaĵo;   ni ofte ĝin priridas,   aferon, se ni vidas
Ĉar ne videblas ĝi al ni.   malsaĝe juĝas kun plezur'.   nur parton de la plena ver'.
 
4.) Ni homaj fieruloj,   4. .....................   4. Homidoj ni fieraj
Mizeraj ni pekuloj,   ........................   pekuloj nur, mizeraj;
Malmulton scias ni!   ........................   ne multon scias ni.
Ni faras multajn aĵojn   ........................   Ni teksas iluziojn
Kaj artajn elpensaĵojn,   ........................   kaj serĉas multajn sciojn
Sed vana estas tio ĉi.   ........................   kaj devojiĝas pli kaj pli.
 
5.) La Dian savon vidu   5. .....................   5. Ho Di', nin lasu vidi
Ni nur kaj ni ne fidu   ........................   la Savon, ne plu fidi
je vanta iluzi’!   ........................   vantaĵojn de l' pasem'!
Ni malfieraj iĝu,   ........................   Nin faru simpl-animaj,
Ni ĝoju kaj piiĝu,   ........................   infane Dio-timaj
Infan-egalaj estu ni!   ........................   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!
 
6.) Finfine vi nin prenu   6. .....................   6. Vi fine, sen ĉagreni,
El tiu mond’, ĉagrenu   ........................   el mond' nin volu preni
Ni ne pro tio ĉi!   ........................   per milda morto for.
Kaj kiam vi nin prenos,   ........................   Nin tiam al ĉielo
Ho faru, ke ni venos   ........................   venigu, al la celo:
En vian regnon, kara Di’!   ........................   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!
 
7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Ĉe l'fino de la tago   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!
Trankvile endormiĝu!   kuŝigu vin sen plago,   Vin nokta vent' ne tuŝu,
Noktiĝas ĉie ĉi;   silentas la anim'.   dum ŝirmas anĝelar'.
Vin gardos nia Dio.   Ne punu nian faron,   Indulgu, Di', nin grace,
Li regas super ĉio.   sed nin kaj la najbaron   por ke nun dormu pace
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   dormigu, Dio, nun sem tim'.   ni kaj malsana la najbar'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
 
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!
  2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.