Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Joachim Gießner
 
1. La luno nun leviĝis,   1. La luno jam leviĝis,
La steloj eklumiĝis,   steletoj ekheliĝis,
Subiĝis jam la sun’.   ravante homojn nin.
Silentas la arbaro   Silentas la arbaro
Kaj super la kamparo   kaj super la kamparo
Nebulo blanka kuŝas nun.   nebulo pala levas sin.
 
2. La mondo ŝajnas kiel   2. Neniu vento blovas,
Hejmeca ĉambro, tiel   la mond' ne plu sin movas
Trankvila estas ĝi.   sub paca, klara lun'.
Dormante ĉiun penon,   Nun petu noktan benon,
Aflikton kaj ĉagrenon   de l'tago la ĉagrenon
Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   dormantaj vi forgesu nun.
 
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. Jen luno sur ĉielo
Tre eta fora stelo,   en brila ronda belo
Sed tamen egas ĝi!   duon-videbla nur.2)
Ja estas ofte aĵo   Ĉar multon ni ne vidas,
Por ni nur ridindaĵo;   ni ofte ĝin priridas,
Ĉar ne videblas ĝi al ni.   malsaĝe juĝas kun plezur'.
 
4.) Ni homaj fieruloj,   4. .....................
Mizeraj ni pekuloj,   ........................
Malmulton scias ni!   ........................
Ni faras multajn aĵojn   ........................
Kaj artajn elpensaĵojn,   ........................
Sed vana estas tio ĉi.   ........................
 
5.) La Dian savon vidu   5. .....................
Ni nur kaj ni ne fidu   ........................
je vanta iluzi’!   ........................
Ni malfieraj iĝu,   ........................
Ni ĝoju kaj piiĝu,   ........................
Infan-egalaj estu ni!   ........................
 
6.) Finfine vi nin prenu   6. .....................
El tiu mond’, ĉagrenu   ........................
Ni ne pro tio ĉi!   ........................
Kaj kiam vi nin prenos,   ........................
Ho faru, ke ni venos   ........................
En vian regnon, kara Di’!   ........................
 
7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Ĉe l'fino de la tago
Trankvile endormiĝu!   kuŝigu vin sen plago,
Noktiĝas ĉie ĉi;   silentas la anim'.
Vin gardos nia Dio.   Ne punu nian faron,
Li regas super ĉio.   sed nin kaj la najbaron
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   dormigu, Dio, nun sem tim'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
 
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!
  2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.