Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Joachim Gießner
 
1. La luno nun leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno jam leviĝis,
La steloj eklumiĝis,   orpompas surĉiele   steletoj ekheliĝis,
Subiĝis jam la sun’.   la steloj al l'okul'.   ravante homojn nin.
Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;   Silentas la arbaro
Kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas   kaj super la kamparo
Nebulo blanka kuŝas nun.   mirinde blanka la nebul'   nebulo pala levas sin.
 
2. La mondo ŝajnas kiel   2. Ripozas mont' kaj valo   2. Neniu vento blovas,
Hejmeca ĉambro, tiel   sub la krepusk-vualo   la mond' ne plu sin movas
Trankvila estas ĝi.   trankvile kvazaŭ lag'.   sub paca, klara lun'.
Dormante ĉiun penon,   Por vi jen la permeso   Nun petu noktan benon,
Aflikton kaj ĉagrenon   fordormi en forgeso   de l'tago la ĉagrenon
Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   la malbonaĵojn de la tag'.   dormantaj vi forgesu nun.
 
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. La luno nur duone   3. Jen luno sur ĉielo
Tre eta fora stelo,   Prezentas sin impone;   en brila ronda belo
Sed tamen egas ĝi!   ĝi tamen estas sfer':   duon-videbla nur.2)
Ja estas ofte aĵo   Facile ni priridas   Ĉar multon ni ne vidas,
Por ni nur ridindaĵo;   aferon, se ni vidas   ni ofte ĝin priridas,
Ĉar ne videblas ĝi al ni.   nur parton de la plena ver'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.
 
4.) Ni homaj fieruloj,   4. Homidoj ni fieraj   4. .....................
Mizeraj ni pekuloj,   pekuloj nur, mizeraj;   ........................
Malmulton scias ni!   ne multon scias ni.   ........................
Ni faras multajn aĵojn   Ni teksas iluziojn   ........................
Kaj artajn elpensaĵojn,   kaj serĉas multajn sciojn   ........................
Sed vana estas tio ĉi.   kaj devojiĝas pli kaj pli.   ........................
 
5.) La Dian savon vidu   5. Ho Di', nin lasu vidi   5. .....................
Ni nur kaj ni ne fidu   la Savon, ne plu fidi   ........................
je vanta iluzi’!   vantaĵojn de l' pasem'!   ........................
Ni malfieraj iĝu,   Nin faru simpl-animaj,   ........................
Ni ĝoju kaj piiĝu,   infane Dio-timaj   ........................
Infan-egalaj estu ni!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   ........................
 
6.) Finfine vi nin prenu   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. .....................
El tiu mond’, ĉagrenu   el mond' nin volu preni   ........................
Ni ne pro tio ĉi!   per milda morto for.   ........................
Kaj kiam vi nin prenos,   Nin tiam al ĉielo   ........................
Ho faru, ke ni venos   venigu, al la celo:   ........................
En vian regnon, kara Di’!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   ........................
 
7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Ĉe l'fino de la tago
Trankvile endormiĝu!   Vin nokta vent' ne tuŝu,   kuŝigu vin sen plago,
Noktiĝas ĉie ĉi;   dum ŝirmas anĝelar'.   silentas la anim'.
Vin gardos nia Dio.   Indulgu, Di', nin grace,   Ne punu nian faron,
Li regas super ĉio.   por ke nun dormu pace   sed nin kaj la najbaron
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   ni kaj malsana la najbar'.   dormigu, Dio, nun sem tim'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
 
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!
      2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.