Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Otto Bonte   tradukita de Joachim Gießner
 
1. La luno nun leviĝis,   1. La luno jam leviĝis,   1. La luno jam leviĝis,
La steloj eklumiĝis,   Steletoj ekheliĝis,   steletoj ekheliĝis,
Subiĝis jam la sun’.   Ravante homojn nin;   ravante homojn nin.
Silentas la arbaro   Silentas la arbaro   Silentas la arbaro
Kaj super la kamparo   Kaj super la kamparo   kaj super la kamparo
Nebulo blanka kuŝas nun.   Nebulo pala levas sin.   nebulo pala levas sin.
 
2. La mondo ŝajnas kiel   2. Ho, mondo la kvieta,   2. Neniu vento blovas,
Hejmeca ĉambro, tiel   Kaj kiel ŝajnas eta   la mond' ne plu sin movas
Trankvila estas ĝi.   Krepuska en kovril';   sub paca, klara lun'.
Dormante ĉiun penon,   Por ke vi en ĉambreto   Nun petu noktan benon,
Aflikton kaj ĉagrenon   Samkiel infaneto   de l'tago la ĉagrenon
Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   Senzorge dormu en lulil'.   dormantaj vi forgesu nun.
 
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. Rigardu nun la lunon,   3. Jen luno sur ĉielo
Tre eta fora stelo,   Vi vidas nur duonon,   en brila ronda belo
Sed tamen egas ĝi!   Sed tamen ronda ĝi.   duon-videbla nur.2)
Ja estas ofte aĵo   Ni ofte ion ridas,   Ĉar multon ni ne vidas,
Por ni nur ridindaĵo;   Ĉar ni ne klare vidas,   ni ofte ĝin priridas,
Ĉar ne videblas ĝi al ni.   Ke ĉie regas harmoni'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.
 
4.) Ni homaj fieruloj,   4. .....................   4. .....................
Mizeraj ni pekuloj,   ........................   ........................
Malmulton scias ni!   ........................   ........................
Ni faras multajn aĵojn   ........................   ........................
Kaj artajn elpensaĵojn,   ........................   ........................
Sed vana estas tio ĉi.   ........................   ........................
 
5.) La Dian savon vidu   5. .....................   5. .....................
Ni nur kaj ni ne fidu   ........................   ........................
je vanta iluzi’!   ........................   ........................
Ni malfieraj iĝu,   ........................   ........................
Ni ĝoju kaj piiĝu,   ........................   ........................
Infan-egalaj estu ni!   ........................   ........................
 
6.) Finfine vi nin prenu   6. .....................   6. .....................
El tiu mond’, ĉagrenu   ........................   ........................
Ni ne pro tio ĉi!   ........................   ........................
Kaj kiam vi nin prenos,   ........................   ........................
Ho faru, ke ni venos   ........................   ........................
En vian regnon, kara Di’!   ........................   ........................
 
7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7. Ĉe l'fino de la tago
Trankvile endormiĝu!   De bona Di' ŝirmataj   kuŝigu vin sen plago,
Noktiĝas ĉie ĉi;   Kun tuta la homar'.   silentas la anim'.
Vin gardos nia Dio.   Kar-Dio ne nin punu,   Ne punu nian faron,
Li regas super ĉio.   Trankvilan dormon donu   sed nin kaj la najbaron
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   Kaj al malsana la najbar'!   dormigu, Dio, nun sem tim'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
 
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!
      2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.