Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Otto Bonte
 
1. La luno nun leviĝis,   1. La luno jam leviĝis,
La steloj eklumiĝis,   Steletoj ekheliĝis,
Subiĝis jam la sun’.   Ravante homojn nin;
Silentas la arbaro   Silentas la arbaro
Kaj super la kamparo   Kaj super la kamparo
Nebulo blanka kuŝas nun.   Nebulo pala levas sin.
 
2. La mondo ŝajnas kiel   2. Ho, mondo la kvieta,
Hejmeca ĉambro, tiel   Kaj kiel ŝajnas eta
Trankvila estas ĝi.   Krepuska en kovril';
Dormante ĉiun penon,   Por ke vi en ĉambreto
Aflikton kaj ĉagrenon   Samkiel infaneto
Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   Senzorge dormu en lulil'.
 
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. Rigardu nun la lunon,
Tre eta fora stelo,   Vi vidas nur duonon,
Sed tamen egas ĝi!   Sed tamen ronda ĝi.
Ja estas ofte aĵo   Ni ofte ion ridas,
Por ni nur ridindaĵo;   Ĉar ni ne klare vidas,
Ĉar ne videblas ĝi al ni.   Ke ĉie regas harmoni'.
 
4.) Ni homaj fieruloj,   4. .....................
Mizeraj ni pekuloj,   ........................
Malmulton scias ni!   ........................
Ni faras multajn aĵojn   ........................
Kaj artajn elpensaĵojn,   ........................
Sed vana estas tio ĉi.   ........................
 
5.) La Dian savon vidu   5. .....................
Ni nur kaj ni ne fidu   ........................
je vanta iluzi’!   ........................
Ni malfieraj iĝu,   ........................
Ni ĝoju kaj piiĝu,   ........................
Infan-egalaj estu ni!   ........................
 
6.) Finfine vi nin prenu   6. .....................
El tiu mond’, ĉagrenu   ........................
Ni ne pro tio ĉi!   ........................
Kaj kiam vi nin prenos,   ........................
Ho faru, ke ni venos   ........................
En vian regnon, kara Di’!   ........................
 
7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,
Trankvile endormiĝu!   De bona Di' ŝirmataj
Noktiĝas ĉie ĉi;   Kun tuta la homar'.
Vin gardos nia Dio.   Kar-Dio ne nin punu,
Li regas super ĉio.   Trankvilan dormon donu
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   Kaj al malsana la najbar'!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
 
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!