Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Guido Holz   tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Adolf Burkhardt
 
1. La luno nun leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,   1. La luno jam leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele
La steloj eklumiĝis,   Steletoj oraj belas   steletoj ekheliĝis,   orpompas surĉiele
Subiĝis jam la sun’.   En la ĉiela klar';   ravante homojn nin.   la steloj al l'okul'.
Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;
Kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas   kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas
Nebulo blanka kuŝas nun.   Mirige sin nebula mar'.   nebulo pala levas sin.   mirinde blanka la nebul'
 
2. La mondo ŝajnas kiel   2. Silenta estas mondo   2. Neniu vento blovas,   2. Ripozas mont' kaj valo
Hejmeca ĉambro, tiel   Kaj en krepuska rondo   la mond' ne plu sin movas   sub la krepusk-vualo
Trankvila estas ĝi.   Hejmecas kun favor'!   sub paca, klara lun'.   trankvile kvazaŭ lag'.
Dormante ĉiun penon,   Similas kalman ĉelon,   Nun petu noktan benon,   Por vi jen la permeso
Aflikton kaj ĉagrenon   En kiu vi kverelon   de l'tago la ĉagrenon   fordormi en forgeso
Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   De l'tago dorme pelu for.   dormantaj vi forgesu nun.   la malbonaĵojn de la tag'.
 
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. Ĉu vi la lunon konas?   3. Jen luno sur ĉielo   3. La luno nur duone
Tre eta fora stelo,   Aspekto nur duonas,   en brila ronda belo   Prezentas sin impone;
Sed tamen egas ĝi!   Sed rondas ĝi en bel'.   duon-videbla nur.2)   ĝi tamen estas sfer':
Ja estas ofte aĵo   Do ankaŭ estas multo,   Ĉar multon ni ne vidas,   Facile ni priridas
Por ni nur ridindaĵo;   Loganta al insulto,   ni ofte ĝin priridas,   aferon, se ni vidas
Ĉar ne videblas ĝi al ni.   Okulojn ĝenas la malhel'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.   nur parton de la plena ver'.
 
4.) Ni homaj fieruloj,   4. Ni homoj tiel vantaj   4. .....................   4. Homidoj ni fieraj
Mizeraj ni pekuloj,   Ja estas nur pekantaj,   ........................   pekuloj nur, mizeraj;
Malmulton scias ni!   Malvasta nia sci';   ........................   ne multon scias ni.
Ni faras multajn aĵojn   Ĥimerojn ni eltrikas,   ........................   Ni teksas iluziojn
Kaj artajn elpensaĵojn,   Ni multe artifikas   ........................   kaj serĉas multajn sciojn
Sed vana estas tio ĉi.   Kaj perdas celon pli kaj pli.   ........................   kaj devojiĝas pli kaj pli.
 
5.) La Dian savon vidu   5. Vidigu, Dio, savon,   5. .....................   5. Ho Di', nin lasu vidi
Ni nur kaj ni ne fidu   Pasem' ne veku ravon,   ........................   la Savon, ne plu fidi
je vanta iluzi’!   Ne ĝoju ni pro glor'!   ........................   vantaĵojn de l' pasem'!
Ni malfieraj iĝu,   Fariĝu malafektaj   ........................   Nin faru simpl-animaj,
Ni ĝoju kaj piiĝu,   Ni kaj al vi respektaj,   ........................   infane Dio-timaj
Infan-egalaj estu ni!   Infane gaju nia kor'!   ........................   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!
 
6.) Finfine vi nin prenu   6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. .....................   6. Vi fine, sen ĉagreni,
El tiu mond’, ĉagrenu   El mondo nin forpreni   ........................   el mond' nin volu preni
Ni ne pro tio ĉi!   Al fin' per milda mort'!   ........................   per milda morto for.
Kaj kiam vi nin prenos,   Kaj post forpren' fidele   ........................   Nin tiam al ĉielo
Ho faru, ke ni venos   Hejmigu nin ĉiele,   ........................   venigu, al la celo:
En vian regnon, kara Di’!   Sinjoro, Dio, nia fort'!   ........................   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!
 
7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Ĉe l'fino de la tago   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!
Trankvile endormiĝu!   Vi en la nom' de Dio,   kuŝigu vin sen plago,   Vin nokta vent' ne tuŝu,
Noktiĝas ĉie ĉi;   Jam fridas nokta vent'.   silentas la anim'.   dum ŝirmas anĝelar'.
Vin gardos nia Dio.   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Ne punu nian faron,   Indulgu, Di', nin grace,
Li regas super ĉio.   Per dolĉa dorm' nin benu,   sed nin kaj la najbaron   por ke nun dormu pace
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   Najbaron ankaŭ en turment'.   dormigu, Dio, nun sem tim'.   ni kaj malsana la najbar'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
 
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!
      2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.