Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Abendlied

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Guido Holz   tradukita de Joachim Gießner    
 
1. La luno nun leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,   1. La luno jam leviĝis,   1. Der Mond ist aufgegangen,
La steloj eklumiĝis,   Steletoj oraj belas   steletoj ekheliĝis,   Die goldnen Sternlein prangen
Subiĝis jam la sun’.   En la ĉiela klar';   ravante homojn nin.   Am Himmel hell und klar;
Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro   Der Wald steht schwarz und schweiget,
Kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas   kaj super la kamparo   Und aus den Wiesen steiget
Nebulo blanka kuŝas nun.   Mirige sin nebula mar'.   nebulo pala levas sin.   Der weisse Nebel wunderbar.
 
2. La mondo ŝajnas kiel   2. Silenta estas mondo   2. Neniu vento blovas,   Wie ist die Welt so stille
Hejmeca ĉambro, tiel   Kaj en krepuska rondo   la mond' ne plu sin movas   Und in der Dämmrung Hülle
Trankvila estas ĝi.   Hejmecas kun favor'!   sub paca, klara lun'.   So traulich und so hold!
Dormante ĉiun penon,   Similas kalman ĉelon,   Nun petu noktan benon,   Als eine stille Kammer,
Aflikton kaj ĉagrenon   En kiu vi kverelon   de l'tago la ĉagrenon   Wo ihr des Tages Jammer
Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   De l'tago dorme pelu for.   dormantaj vi forgesu nun.   Verschlafen und vergessen sollt.
 
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. Ĉu vi la lunon konas?   3. Jen luno sur ĉielo   2. Seht ihr den Mond dort stehen? -
Tre eta fora stelo,   Aspekto nur duonas,   en brila ronda belo   Er ist nur halb zu sehen
Sed tamen egas ĝi!   Sed rondas ĝi en bel'.   duon-videbla nur.2)   Und ist doch rund und schön!
Ja estas ofte aĵo   Do ankaŭ estas multo,   Ĉar multon ni ne vidas,   So sind wohl manche Sachen,
Por ni nur ridindaĵo;   Loganta al insulto,   ni ofte ĝin priridas,   Die wir getrost belachen,
Ĉar ne videblas ĝi al ni.   Okulojn ĝenas la malhel'.   malsaĝe juĝas kun plezur'.   Weil unsre Augen sie nicht sehn.
 
4.) Ni homaj fieruloj,   4. Ni homoj tiel vantaj   4. .....................   3. Wir stolze Menschenkinder
Mizeraj ni pekuloj,   Ja estas nur pekantaj,   ........................   Sind eitel arme Sünder
Malmulton scias ni!   Malvasta nia sci';   ........................   Und wissen gar nicht viel;
Ni faras multajn aĵojn   Ĥimerojn ni eltrikas,   ........................   Wir spinnen Luftgespinste
Kaj artajn elpensaĵojn,   Ni multe artifikas   ........................   Und suchen viele Künste
Sed vana estas tio ĉi.   Kaj perdas celon pli kaj pli.   ........................   Und kommen weiter von dem Ziel.
 
5.) La Dian savon vidu   5. Vidigu, Dio, savon,   5. .....................   4. Gott, laß uns dein Heil schauen,
Ni nur kaj ni ne fidu   Pasem' ne veku ravon,   ........................   Auf nichts Vergänglichs trauen,
je vanta iluzi’!   Ne ĝoju ni pro glor'!   ........................   Nicht Eitelkeit uns freun!
Ni malfieraj iĝu,   Fariĝu malafektaj   ........................   Laß uns einfältig werden
Ni ĝoju kaj piiĝu,   Ni kaj al vi respektaj,   ........................   Und vor dir hier auf Erden
Infan-egalaj estu ni!   Infane gaju nia kor'!   ........................   Wie Kinder fromm und fröhlich sein!
 
6.) Finfine vi nin prenu   6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. .....................   5. Wollst endlich sonder Grämen
El tiu mond’, ĉagrenu   El mondo nin forpreni   ........................   Aus dieser Welt uns nehmen
Ni ne pro tio ĉi!   Al fin' per milda mort'!   ........................   Durch einen sanften Tod!
Kaj kiam vi nin prenos,   Kaj post forpren' fidele   ........................   Und, wenn du uns genommen,
Ho faru, ke ni venos   Hejmigu nin ĉiele,   ........................   Laß uns in Himmel kommen,
En vian regnon, kara Di’!   Sinjoro, Dio, nia fort'!   ........................   Du unser Herr und unser Gott!
 
7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Ĉe l'fino de la tago   6. So legt euch denn, ihr Brüder,
Trankvile endormiĝu!   Vi en la nom' de Dio,   kuŝigu vin sen plago,   In Gottes Namen nieder;
Noktiĝas ĉie ĉi;   Jam fridas nokta vent'.   silentas la anim'.   Kalt ist der Abendhauch.
Vin gardos nia Dio.   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Ne punu nian faron,   Verschon uns, Gott! mit Strafen,
Li regas super ĉio.   Per dolĉa dorm' nin benu,   sed nin kaj la najbaron   Und laß uns ruhig schlafen!
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   Najbaron ankaŭ en turment'.   dormigu, Dio, nun sem tim'.   Und unsern kranken Nachbar auch!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
 
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!
      2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.