Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Guido Holz   tradukita de Otto Bonte
 
1. La luno nun leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,   1. La luno jam leviĝis,
La steloj eklumiĝis,   Steletoj oraj belas   Steletoj ekheliĝis,
Subiĝis jam la sun’.   En la ĉiela klar';   Ravante homojn nin;
Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro
Kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas   Kaj super la kamparo
Nebulo blanka kuŝas nun.   Mirige sin nebula mar'.   Nebulo pala levas sin.
 
2. La mondo ŝajnas kiel   2. Silenta estas mondo   2. Ho, mondo la kvieta,
Hejmeca ĉambro, tiel   Kaj en krepuska rondo   Kaj kiel ŝajnas eta
Trankvila estas ĝi.   Hejmecas kun favor'!   Krepuska en kovril';
Dormante ĉiun penon,   Similas kalman ĉelon,   Por ke vi en ĉambreto
Aflikton kaj ĉagrenon   En kiu vi kverelon   Samkiel infaneto
Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   De l'tago dorme pelu for.   Senzorge dormu en lulil'.
 
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. Ĉu vi la lunon konas?   3. Rigardu nun la lunon,
Tre eta fora stelo,   Aspekto nur duonas,   Vi vidas nur duonon,
Sed tamen egas ĝi!   Sed rondas ĝi en bel'.   Sed tamen ronda ĝi.
Ja estas ofte aĵo   Do ankaŭ estas multo,   Ni ofte ion ridas,
Por ni nur ridindaĵo;   Loganta al insulto,   Ĉar ni ne klare vidas,
Ĉar ne videblas ĝi al ni.   Okulojn ĝenas la malhel'.   Ke ĉie regas harmoni'.
 
4.) Ni homaj fieruloj,   4. Ni homoj tiel vantaj   4. .....................
Mizeraj ni pekuloj,   Ja estas nur pekantaj,   ........................
Malmulton scias ni!   Malvasta nia sci';   ........................
Ni faras multajn aĵojn   Ĥimerojn ni eltrikas,   ........................
Kaj artajn elpensaĵojn,   Ni multe artifikas   ........................
Sed vana estas tio ĉi.   Kaj perdas celon pli kaj pli.   ........................
 
5.) La Dian savon vidu   5. Vidigu, Dio, savon,   5. .....................
Ni nur kaj ni ne fidu   Pasem' ne veku ravon,   ........................
je vanta iluzi’!   Ne ĝoju ni pro glor'!   ........................
Ni malfieraj iĝu,   Fariĝu malafektaj   ........................
Ni ĝoju kaj piiĝu,   Ni kaj al vi respektaj,   ........................
Infan-egalaj estu ni!   Infane gaju nia kor'!   ........................
 
6.) Finfine vi nin prenu   6. Vi gracu, sen ĉagreni   6. .....................
El tiu mond’, ĉagrenu   El mondo nin forpreni   ........................
Ni ne pro tio ĉi!   Al fin' per milda mort'!   ........................
Kaj kiam vi nin prenos,   Kaj post forpren' fidele   ........................
Ho faru, ke ni venos   Hejmigu nin ĉiele,   ........................
En vian regnon, kara Di’!   Sinjoro, Dio, nia fort'!   ........................
 
7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Kuŝiĝu do kun pio   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,
Trankvile endormiĝu!   Vi en la nom' de Dio,   De bona Di' ŝirmataj
Noktiĝas ĉie ĉi;   Jam fridas nokta vent'.   Kun tuta la homar'.
Vin gardos nia Dio.   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Kar-Dio ne nin punu,
Li regas super ĉio.   Per dolĉa dorm' nin benu,   Trankvilan dormon donu
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   Najbaron ankaŭ en turment'.   Kaj al malsana la najbar'!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
 
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!