Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Guido Holz
 
1. La luno nun leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,
La steloj eklumiĝis,   Steletoj oraj belas
Subiĝis jam la sun’.   En la ĉiela klar';
Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,
Kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas
Nebulo blanka kuŝas nun.   Mirige sin nebula mar'.
 
2. La mondo ŝajnas kiel   2. Silenta estas mondo
Hejmeca ĉambro, tiel   Kaj en krepuska rondo
Trankvila estas ĝi.   Hejmecas kun favor'!
Dormante ĉiun penon,   Similas kalman ĉelon,
Aflikton kaj ĉagrenon   En kiu vi kverelon
Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   De l'tago dorme pelu for.
 
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. Ĉu vi la lunon konas?
Tre eta fora stelo,   Aspekto nur duonas,
Sed tamen egas ĝi!   Sed rondas ĝi en bel'.
Ja estas ofte aĵo   Do ankaŭ estas multo,
Por ni nur ridindaĵo;   Loganta al insulto,
Ĉar ne videblas ĝi al ni.   Okulojn ĝenas la malhel'.
 
4.) Ni homaj fieruloj,   4. Ni homoj tiel vantaj
Mizeraj ni pekuloj,   Ja estas nur pekantaj,
Malmulton scias ni!   Malvasta nia sci';
Ni faras multajn aĵojn   Ĥimerojn ni eltrikas,
Kaj artajn elpensaĵojn,   Ni multe artifikas
Sed vana estas tio ĉi.   Kaj perdas celon pli kaj pli.
 
5.) La Dian savon vidu   5. Vidigu, Dio, savon,
Ni nur kaj ni ne fidu   Pasem' ne veku ravon,
je vanta iluzi’!   Ne ĝoju ni pro glor'!
Ni malfieraj iĝu,   Fariĝu malafektaj
Ni ĝoju kaj piiĝu,   Ni kaj al vi respektaj,
Infan-egalaj estu ni!   Infane gaju nia kor'!
 
6.) Finfine vi nin prenu   6. Vi gracu, sen ĉagreni
El tiu mond’, ĉagrenu   El mondo nin forpreni
Ni ne pro tio ĉi!   Al fin' per milda mort'!
Kaj kiam vi nin prenos,   Kaj post forpren' fidele
Ho faru, ke ni venos   Hejmigu nin ĉiele,
En vian regnon, kara Di’!   Sinjoro, Dio, nia fort'!
 
7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Kuŝiĝu do kun pio
Trankvile endormiĝu!   Vi en la nom' de Dio,
Noktiĝas ĉie ĉi;   Jam fridas nokta vent'.
Vin gardos nia Dio.   Per punoj, Di', ne ĝenu,
Li regas super ĉio.   Per dolĉa dorm' nin benu,
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   Najbaron ankaŭ en turment'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
 
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!