Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Abendlied

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
1. La luno nun leviĝis,   1. Der Mond ist aufgegangen,
La steloj eklumiĝis,   Die goldnen Sternlein prangen
Subiĝis jam la sun’.   Am Himmel hell und klar;
Silentas la arbaro   Der Wald steht schwarz und schweiget,
Kaj super la kamparo   Und aus den Wiesen steiget
Nebulo blanka kuŝas nun.   Der weisse Nebel wunderbar.
 
2. La mondo ŝajnas kiel   Wie ist die Welt so stille
Hejmeca ĉambro, tiel   Und in der Dämmrung Hülle
Trankvila estas ĝi.   So traulich und so hold!
Dormante ĉiun penon,   Als eine stille Kammer,
Aflikton kaj ĉagrenon   Wo ihr des Tages Jammer
Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   Verschlafen und vergessen sollt.
 
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   2. Seht ihr den Mond dort stehen? -
Tre eta fora stelo,   Er ist nur halb zu sehen
Sed tamen egas ĝi!   Und ist doch rund und schön!
Ja estas ofte aĵo   So sind wohl manche Sachen,
Por ni nur ridindaĵo;   Die wir getrost belachen,
Ĉar ne videblas ĝi al ni.   Weil unsre Augen sie nicht sehn.
 
4.) Ni homaj fieruloj,   3. Wir stolze Menschenkinder
Mizeraj ni pekuloj,   Sind eitel arme Sünder
Malmulton scias ni!   Und wissen gar nicht viel;
Ni faras multajn aĵojn   Wir spinnen Luftgespinste
Kaj artajn elpensaĵojn,   Und suchen viele Künste
Sed vana estas tio ĉi.   Und kommen weiter von dem Ziel.
 
5.) La Dian savon vidu   4. Gott, laß uns dein Heil schauen,
Ni nur kaj ni ne fidu   Auf nichts Vergänglichs trauen,
je vanta iluzi’!   Nicht Eitelkeit uns freun!
Ni malfieraj iĝu,   Laß uns einfältig werden
Ni ĝoju kaj piiĝu,   Und vor dir hier auf Erden
Infan-egalaj estu ni!   Wie Kinder fromm und fröhlich sein!
 
6.) Finfine vi nin prenu   5. Wollst endlich sonder Grämen
El tiu mond’, ĉagrenu   Aus dieser Welt uns nehmen
Ni ne pro tio ĉi!   Durch einen sanften Tod!
Kaj kiam vi nin prenos,   Und, wenn du uns genommen,
Ho faru, ke ni venos   Laß uns in Himmel kommen,
En vian regnon, kara Di’!   Du unser Herr und unser Gott!
 
7.) Gefratoj, enlitiĝu,   6. So legt euch denn, ihr Brüder,
Trankvile endormiĝu!   In Gottes Namen nieder;
Noktiĝas ĉie ĉi;   Kalt ist der Abendhauch.
Vin gardos nia Dio.   Verschon uns, Gott! mit Strafen,
Li regas super ĉio.   Und laß uns ruhig schlafen!
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   Und unsern kranken Nachbar auch!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
 
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!