Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. La luno nun leviĝis,
La steloj eklumiĝis,
Subiĝis jam la sun’.
Silentas la arbaro
Kaj super la kamparo
Nebulo blanka kuŝas nun.
 
2. La mondo ŝajnas kiel
Hejmeca ĉambro, tiel
Trankvila estas ĝi.
Dormante ĉiun penon,
Aflikton kaj ĉagrenon
Dum nokta hor’ forgesu vi.1)
 
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo
Tre eta fora stelo,
Sed tamen egas ĝi!
Ja estas ofte aĵo
Por ni nur ridindaĵo;
Ĉar ne videblas ĝi al ni.
 
4.) Ni homaj fieruloj,
Mizeraj ni pekuloj,
Malmulton scias ni!
Ni faras multajn aĵojn
Kaj artajn elpensaĵojn,
Sed vana estas tio ĉi.
 
5.) La Dian savon vidu
Ni nur kaj ni ne fidu
je vanta iluzi’!
Ni malfieraj iĝu,
Ni ĝoju kaj piiĝu,
Infan-egalaj estu ni!
 
6.) Finfine vi nin prenu
El tiu mond’, ĉagrenu
Ni ne pro tio ĉi!
Kaj kiam vi nin prenos,
Ho faru, ke ni venos
En vian regnon, kara Di’!
 
7.) Gefratoj, enlitiĝu,
Trankvile endormiĝu!
Noktiĝas ĉie ĉi;
Vin gardos nia Dio.
Li regas super ĉio.
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
 
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!