Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
    tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Guido Holz
 
1. Der Mond ist aufgegangen,   1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun ekhelas,
Die goldnen Sternlein prangen   steletoj ekheliĝis,   Steletoj oraj belas
Am Himmel hell und klar;   ravante homojn nin.   En la ĉiela klar';
Der Wald steht schwarz und schweiget,   Silentas la arbaro   L'arbaro nigra revas,
Und aus den Wiesen steiget   kaj super la kamparo   Kaj el herbejo levas
Der weisse Nebel wunderbar.   nebulo pala levas sin.   Mirige sin nebula mar'.
 
Wie ist die Welt so stille   2. Neniu vento blovas,   2. Silenta estas mondo
Und in der Dämmrung Hülle   la mond' ne plu sin movas   Kaj en krepuska rondo
So traulich und so hold!   sub paca, klara lun'.   Hejmecas kun favor'!
Als eine stille Kammer,   Nun petu noktan benon,   Similas kalman ĉelon,
Wo ihr des Tages Jammer   de l'tago la ĉagrenon   En kiu vi kverelon
Verschlafen und vergessen sollt.   dormantaj vi forgesu nun.   De l'tago dorme pelu for.
 
2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3. Jen luno sur ĉielo   3. Ĉu vi la lunon konas?
Er ist nur halb zu sehen   en brila ronda belo   Aspekto nur duonas,
Und ist doch rund und schön!   duon-videbla nur.1)   Sed rondas ĝi en bel'.
So sind wohl manche Sachen,   Ĉar multon ni ne vidas,   Do ankaŭ estas multo,
Die wir getrost belachen,   ni ofte ĝin priridas,   Loganta al insulto,
Weil unsre Augen sie nicht sehn.   malsaĝe juĝas kun plezur'.   Okulojn ĝenas la malhel'.
 
3. Wir stolze Menschenkinder   4. .....................   4. Ni homoj tiel vantaj
Sind eitel arme Sünder   ........................   Ja estas nur pekantaj,
Und wissen gar nicht viel;   ........................   Malvasta nia sci';
Wir spinnen Luftgespinste   ........................   Ĥimerojn ni eltrikas,
Und suchen viele Künste   ........................   Ni multe artifikas
Und kommen weiter von dem Ziel.   ........................   Kaj perdas celon pli kaj pli.
 
4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5. .....................   5. Vidigu, Dio, savon,
Auf nichts Vergänglichs trauen,   ........................   Pasem' ne veku ravon,
Nicht Eitelkeit uns freun!   ........................   Ne ĝoju ni pro glor'!
Laß uns einfältig werden   ........................   Fariĝu malafektaj
Und vor dir hier auf Erden   ........................   Ni kaj al vi respektaj,
Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   ........................   Infane gaju nia kor'!
 
5. Wollst endlich sonder Grämen   6. .....................   6. Vi gracu, sen ĉagreni
Aus dieser Welt uns nehmen   ........................   El mondo nin forpreni
Durch einen sanften Tod!   ........................   Al fin' per milda mort'!
Und, wenn du uns genommen,   ........................   Kaj post forpren' fidele
Laß uns in Himmel kommen,   ........................   Hejmigu nin ĉiele,
Du unser Herr und unser Gott!   ........................   Sinjoro, Dio, nia fort'!
 
6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7. Ĉe l'fino de la tago   7. Kuŝiĝu do kun pio
In Gottes Namen nieder;   kuŝigu vin sen plago,   Vi en la nom' de Dio,
Kalt ist der Abendhauch.   silentas la anim'.   Jam fridas nokta vent'.
Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Ne punu nian faron,   Per punoj, Di', ne ĝenu,
Und laß uns ruhig schlafen!   sed nin kaj la najbaron   Per dolĉa dorm' nin benu,
Und unsern kranken Nachbar auch!   dormigu, Dio, nun sem tim'.   Najbaron ankaŭ en turment'.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
 
    1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.