Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
    tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. Der Mond ist aufgegangen,   1. La luno nun leviĝis,
Die goldnen Sternlein prangen   La steloj eklumiĝis,
Am Himmel hell und klar;   Subiĝis jam la sun’.
Der Wald steht schwarz und schweiget,   Silentas la arbaro
Und aus den Wiesen steiget   Kaj super la kamparo
Der weisse Nebel wunderbar.   Nebulo blanka kuŝas nun.
 
Wie ist die Welt so stille   2. La mondo ŝajnas kiel
Und in der Dämmrung Hülle   Hejmeca ĉambro, tiel
So traulich und so hold!   Trankvila estas ĝi.
Als eine stille Kammer,   Dormante ĉiun penon,
Wo ihr des Tages Jammer   Aflikton kaj ĉagrenon
Verschlafen und vergessen sollt.   Dum nokta hor’ forgesu vi.1)
 
2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo
Er ist nur halb zu sehen   Tre eta fora stelo,
Und ist doch rund und schön!   Sed tamen egas ĝi!
So sind wohl manche Sachen,   Ja estas ofte aĵo
Die wir getrost belachen,   Por ni nur ridindaĵo;
Weil unsre Augen sie nicht sehn.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.
 
3. Wir stolze Menschenkinder   4.) Ni homaj fieruloj,
Sind eitel arme Sünder   Mizeraj ni pekuloj,
Und wissen gar nicht viel;   Malmulton scias ni!
Wir spinnen Luftgespinste   Ni faras multajn aĵojn
Und suchen viele Künste   Kaj artajn elpensaĵojn,
Und kommen weiter von dem Ziel.   Sed vana estas tio ĉi.
 
4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5.) La Dian savon vidu
Auf nichts Vergänglichs trauen,   Ni nur kaj ni ne fidu
Nicht Eitelkeit uns freun!   je vanta iluzi’!
Laß uns einfältig werden   Ni malfieraj iĝu,
Und vor dir hier auf Erden   Ni ĝoju kaj piiĝu,
Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   Infan-egalaj estu ni!
 
5. Wollst endlich sonder Grämen   6.) Finfine vi nin prenu
Aus dieser Welt uns nehmen   El tiu mond’, ĉagrenu
Durch einen sanften Tod!   Ni ne pro tio ĉi!
Und, wenn du uns genommen,   Kaj kiam vi nin prenos,
Laß uns in Himmel kommen,   Ho faru, ke ni venos
Du unser Herr und unser Gott!   En vian regnon, kara Di’!
 
6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7.) Gefratoj, enlitiĝu,
In Gottes Namen nieder;   Trankvile endormiĝu!
Kalt ist der Abendhauch.   Noktiĝas ĉie ĉi;
Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Vin gardos nia Dio.
Und laß uns ruhig schlafen!   Li regas super ĉio.
Und unsern kranken Nachbar auch!   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
 
    1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!