Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier Vinkanto de Rejn' Esperanto 1907 Arg-775-393 2007-03-25 06:55 Manfred nur tiun forigu
Matthias Claudius * Rheinweinlied Germana 1775 Arg-774-393 2014-04-23 09:52 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vinkanto de Rejn'

 
tradukita de Ludwig Emil Meier
 
1. Ornamu per foliaĵo la pokalon,
Trinkmalplenigu ĝin!
Eŭropo ne enhavas plue valon
Kun same bona vin'!
 
2. Nek Hungaruj', Polujo ĝin kreskigas,
Nek frankolanda ter',
Ni ne bezonas tiujn, nin ĝojigas
De l'Rejno la vinber'.
 
3. La patrolando ĝin produktas nia,
Pro tio gustas ĝi
Dolĉege, sed per forto energia
Efikas ĝi en ni.
 
4. Ne ĉie en germana lando tiu
Vinego kreskas, ne!
Ekzistas kelka regiono, kiu
Ne konas vinon, - ve!
 
5. Ekzemple, turingia la montaro
Produktas beron - ho!
Ŝajnvino estas ĝi nur, la barbaro
Ĝin kore ĝuu do!
 
6. Nek en la Erzgebirge ajn troviĝas
Bonvino, nur metal'
En ĝiaj krudaj montoj produktiĝas
Kaj akvo en la val'.
 
7. Sur Blocksberg, bonkonata sorĉistejo,
Nur blovas akra vent',
Per ĝi alflugas el la diablejo
Megera kontingent'!
 
8. Ĉe Rejno nur kreskadas vin vino,
Benata estu ĝi!
Ĉe l'bordoj ĝin ja kreis la destino,
Por ke ĝojegu ni!
 
9. Nu, trinku kaj ĝojadu kun bonkoro,
Ho vivu Rejna vin'!
Ĝi dum malĝoja iu ajn vivhoro
Rekuraĝigu nin!
 
Traduko de la Germana poemo "Rheinweinlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Ludwig
Emil Meier (*1847-02-16 - †1919)
en 1907.

La esperantigon mi trovis en la kant-libreto
"Esperantista kantaro", kolekto unua:
Germanaj kantoj popolaj kaj studentaj,
Esperantigitaj de L. E. Meier, verkisto.
La kantlibro estas eldonita en 1907 de la
eldonejo Hans Theodor Hoffman, Berlin W
35, Steglitzer Straße 44.