Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Elli Weisbach * Lebensstoff Germana 2007-02-25 Arg-772-392 2014-03-19 10:20 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Vivmaterialo Esperanto 2007-03-23 Arg-773-392 2007-03-28 07:29 Manfred nur tiun forigu

Elli Weisbach,
Vivmaterialo

 

Elli Weisbach,
Lebensstoff

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
El flikfadenoj multkoloraj buntaj kaj grizaj   Aus Flickfäden vielfarbig bunt und grau
ni teksas vivon. Vidu,   weben wir ein Leben. Schau,
kiel ĝi sin kunvolvigas kaj maŝojn kaj desinojn   wie es schlingt und Maschen und Muster
endevigas.   ineinander zwingt.
 
Materialo por sonĝado,   Ein Stoff zum Träumen,
tuko por morti.   ein Tuch zum Sterben.
Faden-eskalo, kolor-disiĝo,   Ein Fadenlauf, ein Farbverlauf,
fadenbulo, disturbaĵo, nodo,   ein Knäul, eine Wirrnis, ein Knoten,
disŝiraĵo.   ein Riss.
Ligopunktoj kaj fadenmontraj linioj,   Anknüpfpunkte und fadenscheinige Linien,
fluado, ondoj el varpoj kaj veftoj,   ein Fluss, Wellen aus Kette und Schuss.
varpo kaj vefto.   Kette und Schuss.
 
El flikfadenoj multkoloraj buntaj kaj grizaj   Aus Flickfäden vielfarbig bunt und grau
teksas ni vivon. Vidu,   weben wir ein Leben. Schau,
kiel ĝi kunmetas kaj la bobeno surgrunde   wie es knüpft und die Spule am Boden
ĝisfine saltetas.   zum Ende hüpft.
 
Kio ĝi fariĝos?   Was wird es werden?
Ĉu tuko el veluro kaj silko,   Ein Tuch aus Samt und Seide,
protektanta tegaĵo,   ein schützende Hülle,
ĉu fajna tapiŝo, ĉu kruda sako?   ein feiner Teppich, ein grober Sack?
 
El flikfadenoj multkoloraj buntaj kaj grizaj   Aus Flickfäden vielfarbig bunt und grau
teksas ni vivon. Vidu,   weben wir ein Leben. Schau,
kiel ĝi pikigas kaj la randojn kaj eĝojn   wie es sticht und die Ränder und Kanten
alrompigas.   aneinander bricht.
 
Traduko de la Germana poemo "Lebensstoff"
de Elli Weisbach (Elvira Köhler) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2007-03-23.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Elli Weisbach (Elvira Köhler), publikigita
2007-02-25.