Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Vivmaterialo Esperanto 2007-03-23 Arg-773-392 2007-03-28 07:29 Manfred nur tiun forigu
Elli Weisbach * Lebensstoff Germana 2007-02-25 Arg-772-392 2014-03-19 10:20 Manfred nur tiun aldonu

Elli Weisbach,
Vivmaterialo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
El flikfadenoj multkoloraj buntaj kaj grizaj
ni teksas vivon. Vidu,
kiel ĝi sin kunvolvigas kaj maŝojn kaj desinojn
endevigas.
 
Materialo por sonĝado,
tuko por morti.
Faden-eskalo, kolor-disiĝo,
fadenbulo, disturbaĵo, nodo,
disŝiraĵo.
Ligopunktoj kaj fadenmontraj linioj,
fluado, ondoj el varpoj kaj veftoj,
varpo kaj vefto.
 
El flikfadenoj multkoloraj buntaj kaj grizaj
teksas ni vivon. Vidu,
kiel ĝi kunmetas kaj la bobeno surgrunde
ĝisfine saltetas.
 
Kio ĝi fariĝos?
Ĉu tuko el veluro kaj silko,
protektanta tegaĵo,
ĉu fajna tapiŝo, ĉu kruda sako?
 
El flikfadenoj multkoloraj buntaj kaj grizaj
teksas ni vivon. Vidu,
kiel ĝi pikigas kaj la randojn kaj eĝojn
alrompigas.
 
Traduko de la Germana poemo "Lebensstoff"
de Elli Weisbach (Elvira Köhler) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2007-03-23.