Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Rapide Esperanto Arg-771-391 2007-03-28 07:26 Manfred nur tiun forigu
Elli Weisbach * Aber Tempo Germana 2007-02-23 Arg-770-391 2014-03-19 10:19 Manfred nur tiun aldonu

Elli Weisbach,
Rapide

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Diablo!
Ni fordiboĉas la Teron,
ni foruzaĉas por nia amuzo
la trezorojn de l’ mondo.
Rendimento, plezuro kaj fortaj motoroj
ebriigas,
narkotas la menson.
Frenezo!
Ni frenezuloj!
 
Neniam ni estis
al la falo en senfundon
tiel proksimaj.
Kia stulteco
pelas nin
kaj ĉiujn senkonsciajn hometojn
al abismoj?
 
Rapide, rapide,
nur ĉiam antaŭen
nur ne paŭzi
ne pripensu
nepre ne pripensu.
 
Rendimento, plezuro kaj fortaj motoroj,
je diablo, kia plezuro!
Ni eraras! Kia stulteco!
Proksimas la senfundo.
 
Sed ne paŭzu,
rapide, rapide!
La trezoroj de l’ mondo
ebriigas.
La senco?
Ne pripensu, nepre ne pripensu:
Ni disdiboĉas la Teron kaj
ĉiuj senkonsciaj hometoj
al la frenezo
kaj al ĉiuj diabloj.
 
Traduko de la Germana poemo "Aber Tempo"
de Elli Weisbach (Elvira Köhler) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).