Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Krys Ungar Dafodiloj Esperanto Arg-632-39 2009-09-20 15:01 Manfred nur tiun forigu
Hans Hennecke Die Narzissen [-] Germana Arg-75-39 2004-02-01 18:36 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La narcisoj Esperanto 1997-03.12 Arg-74-39 2014-09-02 14:14 Manfred nur tiun aldonu
William Wordsworth * The Daffodils Angla Arg-73-39 2003-10-17 22:02 mgr nur tiun aldonu

William Wordsworth,
Dafodiloj

 
tradukita de Krys Ungar
 
Mi vagis sola kiel nub'
Altflosas super la kampar'
Kaj tiam tuj aperis trup'
De dafodiloj; ora ar'
Apud la lag', sub arba tend'
Flirtis kaj dancis en la vent'.
 
Senbreĉe kiel astra bril'
Sur Lakta Voj' flagretas, jen
Sterniĝis ili en defil'
Senfine laŭ la laghaven'.
Rigardon kaptis la balanc'
De dekmil kapoj en la danc'.
 
Apudaj ondoj dancis, sed
Triumfon gajnis floroj ĉi,
Devigis gajon de poet'
Plej joviala kompani':
Mi rigardadis sen atent',
Ke min riĉigos la prezent'.
 
Ĉar ofte, kiam kuŝas mi
Penseme, aŭ en menslangvor',
Ekfulmas ili tra l' konsci' -
La beno de solema hor';
La koro pro pleniga ĝu'
Kun dafodiloj dancas plu.
 
Traduko de la Angla poemo "The Daffodils"
de William Wordsworth (*1770 - †1850)
en Esperanton de Krys Ungar (Krys Bottrill).