Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Studenta kanto Esperanto 2007-03-20 Arg-767-389 2007-03-23 11:43 Manfred nur tiun forigu
N. N. 11 * Studentenlied Germana Arg-765-389 2007-03-18 12:09 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Emil Meier Vaga kanto Esperanto 1907 Arg-766-389 2007-03-18 11:59 Manfred nur tiun forigu

N. N. 11,
Vaga kanto

 

N. N. 11,
Studenta kanto

 
tradukita de Ludwig Emil Meier   tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. L'antaŭtagmezon tutan mi   1. La tutan tagon studis mi
Studadis kun fervor',   Senpaŭze ĝis vesper'.
Nun posttagmezon ĝojos en   Nun dediĉita estu ĝi
Bierejo mia kor'!   Finfine al bier'.
Pli frue mi ne lasos ĝin,   Nur volas iri hejmen mi,
Ol vokis la meznokto min.   se sonas de l' gardisto kri'.
Vivállerallál-lerállerallá,   Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!   Vivállerallállerallá!
 
2. De l'viv' plej granda ĝojo jen   2. Plej bela aĵ' en mondo ĉi
Do estas am' kaj vin',   Ja estas am' kaj vin',
De l'amatino ĉirkaŭpren'   Brakumas mian inon mi
Sentigas princo min!   Kaj sentas princo min.
Kaj ĉe hordea suko eĉ   Mi revas, ke kun reĝa kron'
Mi revas laŭ kronita reĝ'!   Mi sidas alte sur la tron'.
Vivállerallál-lerállerallá,   Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!   Vivállerallállerallá!
 
3. Ja homo sen de am' inklin'   3. Se hom' ne sentas ĉarmon de
Nek vinon amantul'   La bel' kaj de la vin',
Neniam amikigos min   Na ŝatas tiun mi kaj ne
Nek estos ajn karul'.   Salutas kore lin.
Similas vivo tia nur   Egala ŝajnas tiu ĉi
Malbonan kampon sen kultur'!   Al malfekunda kamp' al mi.
Vivállerallál-lerállerallá,   Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!   Vivállerallállerallá!
 
4. Jam ofte pensis mi, pro ĉiel'!   4. Jam ofte mi - ĉe la ĉiel' -
Ke de l'Kreinto do   Pensadis pri l' kamel':
Pri soifo estas la kamel'   Komforton havas tiu ĉi;
Tre favorata, ho!   Ĉar portos ĝi en si
Barelon kiel ventro ĝi   Barelon, se ne akvo en
Enhavas per naturmagi'!   Ĉi tiu estus jen.
Vivállerallál-lerállerallá,   Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!   Vivállerallállerallá!
 
5. Ĉu - kien mia - scias vi -   5. Ho, karaj fratoj, estas ne
Kompreno iris for?   Plu klara pens' en mi;
Ebrie sentas preskaŭ mi,   Mi havas la impreson, ke
Batadas mia kor'.   forlasis min raci'.
Okulo surda, muta naz',   Tordiĝas miaj sensoj kvin
Senvida lango - stranga kaz'!   Kaj tio konfuzigas min.
Vivállerallál-lerállerallá,   Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!   Vivállerallállerallá!
 
6. Ho, mastro, unu glason nur,   6. Plenigu por mi drinkemul'
Enverŝu sen envi'!   La glason ree vi!
La ŝuldon skribu al la mur',   Ĝin notu, mastro, sur tabul',
Jen mia garanti':   Pruntita estu ĝi.
Por la pruntita biero ĉi   Mi lasas mian ĉapon kun
Prezentas mian ĉapon mi!   promes' de posta pago nun.1)
Vivállerallál-lerállerallá,   Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!   Vivállerallállerallá!
 
Traduko de la Germana poemo "Studentenlied"
de N. N. 11 en Esperanton de Ludwig Emil
Meier (*1847-02-16 - †1919) en
1907.

La originan germana-lingvan tekston de
tiu ĉi kanto mi, Manfred Retzlaff, elprenis
el la retejo de sinjoroFrank Petersohn
http://ingeb.org/Lieder/ichhabde.html.
Tie estas indikite, ke la dua kaj la tria
strofoj estas antaŭ la jaro 1794 verkitaj
de Joachim Perinet (1765-1816). Vidu
ankaŭ:
http://www.markomannia.org/index.php?target=liederbuchlied&liedid=284.
La esperantigon mi trovis en la kant-libreto
"Esperantista kantaro", kolekto unua:
Germanaj kantoj popolaj kaj studentaj,
Esperantigitaj de L. E. Meier, verkisto.
La kantlibro estas eldonita en 1907 de la
eldonejo Hans Theodor Hoffman, Berlin W
35, Steglitzer Straße 44. (Sur la paĝoj
9 kaj 10 de tiu kant-libreto estas
intershanĝitaj la strofoj 3 kaj 4, kompare
al la origina germana teksto. Mi
re-interŝanĝis tiujn.)
La melodio de la kanto estas indikita en
ambaŭ retejoj en formo de midi-dosiero.
  Traduko de la Germana poemo "Studentenlied"
de N. N. 11 en Esperanton de Manfred
Retzlaff (*1938-11-04) en 2007-03-20.

La originan germana-lingvan tekston de
tiu ĉi kanto mi, Manfred Retzlaff, elprenis
el la retejo de sinjoroFrank Petersohn
http://ingeb.org/Lieder/ichhabde.html.
Tie estas indikite, ke la dua kaj la tria
strofoj estas antaŭ la jaro 1794 verkitaj
de Joachim Perinet (1765-1816). Vidu
ankaŭ:
http://www.markomannia.org/index.php?target=liederbuchlied&liedid=284.
La melodio de la kanto estas indikita en
ambaŭ retejoj en formo de midi-dosiero.
 
    1) aŭ:\\Kaj prenu mian ĉapon ĉi,\\Ĝi estu
via garanti'