Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Studenta kanto Esperanto 2007-03-20 Arg-767-389 2007-03-23 11:43 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 11 * Studentenlied Germana Arg-765-389 2007-03-18 12:09 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Emil Meier Vaga kanto Esperanto 1907 Arg-766-389 2007-03-18 11:59 Manfred nur tiun forigu

N. N. 11,
Vaga kanto

 
tradukita de Ludwig Emil Meier
 
1. L'antaŭtagmezon tutan mi
Studadis kun fervor',
Nun posttagmezon ĝojos en
Bierejo mia kor'!
Pli frue mi ne lasos ĝin,
Ol vokis la meznokto min.
Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!
 
2. De l'viv' plej granda ĝojo jen
Do estas am' kaj vin',
De l'amatino ĉirkaŭpren'
Sentigas princo min!
Kaj ĉe hordea suko eĉ
Mi revas laŭ kronita reĝ'!
Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!
 
3. Ja homo sen de am' inklin'
Nek vinon amantul'
Neniam amikigos min
Nek estos ajn karul'.
Similas vivo tia nur
Malbonan kampon sen kultur'!
Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!
 
4. Jam ofte pensis mi, pro ĉiel'!
Ke de l'Kreinto do
Pri soifo estas la kamel'
Tre favorata, ho!
Barelon kiel ventro ĝi
Enhavas per naturmagi'!
Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!
 
5. Ĉu - kien mia - scias vi -
Kompreno iris for?
Ebrie sentas preskaŭ mi,
Batadas mia kor'.
Okulo surda, muta naz',
Senvida lango - stranga kaz'!
Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!
 
6. Ho, mastro, unu glason nur,
Enverŝu sen envi'!
La ŝuldon skribu al la mur',
Jen mia garanti':
Por la pruntita biero ĉi
Prezentas mian ĉapon mi!
Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!
 
Traduko de la Germana poemo "Studentenlied"
de N. N. 11 en Esperanton de Ludwig Emil
Meier (*1847-02-16 - †1919) en
1907.

La originan germana-lingvan tekston de
tiu ĉi kanto mi, Manfred Retzlaff, elprenis
el la retejo de sinjoroFrank Petersohn
http://ingeb.org/Lieder/ichhabde.html.
Tie estas indikite, ke la dua kaj la tria
strofoj estas antaŭ la jaro 1794 verkitaj
de Joachim Perinet (1765-1816). Vidu
ankaŭ:
http://www.markomannia.org/index.php?target=liederbuchlied&liedid=284.
La esperantigon mi trovis en la kant-libreto
"Esperantista kantaro", kolekto unua:
Germanaj kantoj popolaj kaj studentaj,
Esperantigitaj de L. E. Meier, verkisto.
La kantlibro estas eldonita en 1907 de la
eldonejo Hans Theodor Hoffman, Berlin W
35, Steglitzer Straße 44. (Sur la paĝoj
9 kaj 10 de tiu kant-libreto estas
intershanĝitaj la strofoj 3 kaj 4, kompare
al la origina germana teksto. Mi
re-interŝanĝis tiujn.)
La melodio de la kanto estas indikita en
ambaŭ retejoj en formo de midi-dosiero.