Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff La disipulo Esperanto 2002-08 Arg-758-385 | MR-392-1a 2007-02-06 12:17 Manfred nur tiun aldonu
Фёдор Сологуб * Расточитель Rusa 1917-06-13 Arg-757-385 2007-02-06 16:46 Manfred nur tiun aldonu
Michel Duc Goninaz La disipanto Esperanto 2003 Arg-759-385 2007-02-08 12:35 Manfred nur tiun forigu

Фёдор Сологуб,
La disipanto

 
tradukita de Michel Duc Goninaz
 
Mi la korpon liveris al ŝimo,
Disipinte trezoron de l' sort'.
Jen mi staras ĉe la noktolimo
En nudeco, senhelpa, sen fort'.
 
Kaj mi petas de la Dia graco
— senkomparas la preĝa sincer'! —
“Nur iomon da forto donacu
Al mi, kiun lacigas la ter'.
 
Sub ĉi-teraj ĉagrenoj mi sklavas,
Por mi troas la tera plenum',
Sed printempoj min, ho kiom! ravas,
Kaj freŝigas min akva brakum'.
 
Kiom ruĝe aŭroroj ĉi ardas,
Kiel revas jasmena arbet',
Kiel milde lazuro rigardas,
Kiel kisas la lipa impet'!
 
Dezirata eĉ pli, ol kisado,
Kaj aroma eĉ pli, ol jasmen',
Estas forto de sonĝa persvado
Kaj de versoj la milda refren'.
 
Ĉar Vi, Di', kompatemas, kaj vere
En Vi — gloro kaj fort', lumoflu'.
Donu iom da vivo surtere,
Por ke kantojn komponu mi plu!”
 
Traduko de la Rusa poemo "Расточитель"
de Фёдор Сологуб (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 -
†1927-12-05) en Esperanton de Michel
Duc Goninaz (*1933-09.06) en 2003.

Tiu ĉi traduko aperis en la revuo "La
ondo de Esperanto", en 2003. Laŭ sciigo
de s-ro Michel Duc Goninaz, la verkinto
de tiu ĉi traduko, mi, Manfred Retzlaff,
korektis preseraron en la tria stofo, nome
"printempo" anstataŭ ĝuste "printempoj".
S-ro Duc Goninaz atentigis min pri tio
per retletero de l' 07.02.2007. Tiu
preseraro ankoraŭ estis en la retejo
http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/106-lode.htm#106-36,
el kiu mi prenis la tradukon.