Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Michel Duc Goninaz La disipanto Esperanto 2003 Arg-759-385 2007-02-08 12:35 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff La disipulo Esperanto 2002-08 Arg-758-385 | MR-392-1a 2007-02-06 12:17 Manfred nur tiun forigu
Фёдор Сологуб * Расточитель Rusa 1917-06-13 Arg-757-385 2007-02-06 16:46 Manfred nur tiun forigu

Фёдор Сологуб,
La disipulo

 

Фёдор Сологуб,
La disipanto

 

Фёдор Сологуб,
Расточитель

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Michel Duc Goninaz    
 
Stulte mi eluzis korpon mian,   Mi la korpon liveris al ŝimo,   Измотал я безумное тело,
Disipado estis tio ĉi,   Disipinte trezoron de l' sort'.   Расточитель дарованных благ,
Vidas elirejon mi nenian,   Jen mi staras ĉe la noktolimo   И стою у ночного предела,
Nude, neŝirmite staras mi.   En nudeco, senhelpa, sen fort'.   Изнурен, беззащитен и наг.
 
Kaj mi preĝas al la kara Dio,   Kaj mi petas de la Dia graco   И прошу я у милого Бога,
-Tiel mi neniam petis Lin -:   — senkomparas la preĝa sincer'! —   Как никто никогда не просил:
“Donu Vi al mi da energio   “Nur iomon da forto donacu   „Подари мне еще хоть немного
iom, kiu plu vivtenos min.   Al mi, kiun lacigas la ter'.   Для земли утомительной сил.
 
Neporteblaj afliktiĝoj teraj,   Sub ĉi-teraj ĉagrenoj mi sklavas,   Огорченья земные несносны,
Kaj tro granda tera vivopen’,   Por mi troas la tera plenum',   Непосильны земные труды,
Sed kontraŭe ĉarmoj primaveraj   Sed printempoj min, ho kiom! ravas,   Но зато как пленительны весны,
Kaj freŝiga akva ĉirkaŭpren’!   Kaj freŝigas min akva brakum'.   Как прохладны объятья воды!
 
Kiel ardas la purpur-aŭroroj,   Kiom ruĝe aŭroroj ĉi ardas,   Как пылают багряные зори,
Kiel igas revi la jasmen’,   Kiel revas jasmena arbet',   Как мечтает жасминовый куст,
Kiel rave amas inaj koroj,   Kiel milde lazuro rigardas,   Сколко ласки в лазоревом взоре
Kiel kisas lipoj kun ĝojplen’!   Kiel kisas la lipa impet'!   И в лобзании радостных уст!
 
Kaj ankoraŭ ĉi kisad’ pasia, 1)   Dezirata eĉ pli, ol kisado,   И еще вожделенней лобзанья,
Kaj jasmen-aromo tiu ĉi,   Kaj aroma eĉ pli, ol jasmen',   Ароматней жасминных кустов
La revado forta, idilia,   Estas forto de sonĝa persvado   Благодатная сила мечтанья
Kaj de l’ versoj dolĉa melodi’!   Kaj de versoj la milda refren'.   И певучая сладость стихов.
 
Gloro kaj potenco estas via!   Ĉar Vi, Di', kompatemas, kaj vere   У тебя, милосердного Бога,
Mi Vin petas, kompatema Di’:   En Vi — gloro kaj fort', lumoflu'.   Много славы, и света, и сил.
Donu iom al vivtempo mia,   Donu iom da vivo surtere,   Дай мне жизни земной хоть немного,
Por ke pluajn kantojn verku mi!“   Por ke kantojn komponu mi plu!”   Чтоб я новые песни сложил!“
 
Traduko de la Rusa poemo "Расточитель"
de Фёдор Сологуб (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 -
†1927-12-05) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2002-08
.

La vera nomo de la poeto estis: Фёдор
Қузьмич Тетерников (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov), Фёдор Сологуб
(Fjodor Sologub) estis lia kaŝnomo
(pseŭdonimo).
  Traduko de la Rusa poemo "Расточитель"
de Фёдор Сологуб (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 -
†1927-12-05) en Esperanton de Michel
Duc Goninaz (*1933-09.06) en 2003.

Tiu ĉi traduko aperis en la revuo "La
ondo de Esperanto", en 2003. Laŭ sciigo
de s-ro Michel Duc Goninaz, la verkinto
de tiu ĉi traduko, mi, Manfred Retzlaff,
korektis preseraron en la tria stofo, nome
"printempo" anstataŭ ĝuste "printempoj".
S-ro Duc Goninaz atentigis min pri tio
per retletero de l' 07.02.2007. Tiu
preseraro ankoraŭ estis en la retejo
http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/106-lode.htm#106-36,
el kiu mi prenis la tradukon.
  Verkinto de tiu ĉi Rusa poemo estas
Фёдор Сологуб (Fjodor Kusmiĉ
Teternikov, *1863-03-01 - †1927-12-05),
publikigita 1917-06-13.

La vera nomo de la poeto estis: Фёдор
Қузьмич Тетерников (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov), Фёдор Сологуб
(Fjodor Sologub) estis lia kaŝnomo
(pseŭdonimo).