Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff La disipulo Esperanto 2002-08 Arg-758-385 | MR-392-1a 2007-02-06 12:17 Manfred nur tiun forigu
Фёдор Сологуб * Расточитель Rusa 1917-06-13 Arg-757-385 2007-02-06 16:46 Manfred nur tiun forigu
Michel Duc Goninaz La disipanto Esperanto 2003 Arg-759-385 2007-02-08 12:35 Manfred nur tiun forigu

Фёдор Сологуб,
Расточитель

 

Фёдор Сологуб,
La disipanto

 

Фёдор Сологуб,
La disipulo

 
    tradukita de Michel Duc Goninaz   tradukita de Manfred Retzlaff
 
Измотал я безумное тело,   Mi la korpon liveris al ŝimo,   Stulte mi eluzis korpon mian,
Расточитель дарованных благ,   Disipinte trezoron de l' sort'.   Disipado estis tio ĉi,
И стою у ночного предела,   Jen mi staras ĉe la noktolimo   Vidas elirejon mi nenian,
Изнурен, беззащитен и наг.   En nudeco, senhelpa, sen fort'.   Nude, neŝirmite staras mi.
 
И прошу я у милого Бога,   Kaj mi petas de la Dia graco   Kaj mi preĝas al la kara Dio,
Как никто никогда не просил:   — senkomparas la preĝa sincer'! —   -Tiel mi neniam petis Lin -:
„Подари мне еще хоть немного   “Nur iomon da forto donacu   “Donu Vi al mi da energio
Для земли утомительной сил.   Al mi, kiun lacigas la ter'.   iom, kiu plu vivtenos min.
 
Огорченья земные несносны,   Sub ĉi-teraj ĉagrenoj mi sklavas,   Neporteblaj afliktiĝoj teraj,
Непосильны земные труды,   Por mi troas la tera plenum',   Kaj tro granda tera vivopen’,
Но зато как пленительны весны,   Sed printempoj min, ho kiom! ravas,   Sed kontraŭe ĉarmoj primaveraj
Как прохладны объятья воды!   Kaj freŝigas min akva brakum'.   Kaj freŝiga akva ĉirkaŭpren’!
 
Как пылают багряные зори,   Kiom ruĝe aŭroroj ĉi ardas,   Kiel ardas la purpur-aŭroroj,
Как мечтает жасминовый куст,   Kiel revas jasmena arbet',   Kiel igas revi la jasmen’,
Сколко ласки в лазоревом взоре   Kiel milde lazuro rigardas,   Kiel rave amas inaj koroj,
И в лобзании радостных уст!   Kiel kisas la lipa impet'!   Kiel kisas lipoj kun ĝojplen’!
 
И еще вожделенней лобзанья,   Dezirata eĉ pli, ol kisado,   Kaj ankoraŭ ĉi kisad’ pasia, 1)
Ароматней жасминных кустов   Kaj aroma eĉ pli, ol jasmen',   Kaj jasmen-aromo tiu ĉi,
Благодатная сила мечтанья   Estas forto de sonĝa persvado   La revado forta, idilia,
И певучая сладость стихов.   Kaj de versoj la milda refren'.   Kaj de l’ versoj dolĉa melodi’!
 
У тебя, милосердного Бога,   Ĉar Vi, Di', kompatemas, kaj vere   Gloro kaj potenco estas via!
Много славы, и света, и сил.   En Vi — gloro kaj fort', lumoflu'.   Mi Vin petas, kompatema Di’:
Дай мне жизни земной хоть немного,   Donu iom da vivo surtere,   Donu iom al vivtempo mia,
Чтоб я новые песни сложил!“   Por ke kantojn komponu mi plu!”   Por ke pluajn kantojn verku mi!“
 
Verkinto de tiu ĉi Rusa poemo estas
Фёдор Сологуб (Fjodor Kusmiĉ
Teternikov, *1863-03-01 - †1927-12-05),
publikigita 1917-06-13.

La vera nomo de la poeto estis: Фёдор
Қузьмич Тетерников (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov), Фёдор Сологуб
(Fjodor Sologub) estis lia kaŝnomo
(pseŭdonimo).
  Traduko de la Rusa poemo "Расточитель"
de Фёдор Сологуб (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 -
†1927-12-05) en Esperanton de Michel
Duc Goninaz (*1933-09.06) en 2003.

Tiu ĉi traduko aperis en la revuo "La
ondo de Esperanto", en 2003. Laŭ sciigo
de s-ro Michel Duc Goninaz, la verkinto
de tiu ĉi traduko, mi, Manfred Retzlaff,
korektis preseraron en la tria stofo, nome
"printempo" anstataŭ ĝuste "printempoj".
S-ro Duc Goninaz atentigis min pri tio
per retletero de l' 07.02.2007. Tiu
preseraro ankoraŭ estis en la retejo
http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/106-lode.htm#106-36,
el kiu mi prenis la tradukon.
  Traduko de la Rusa poemo "Расточитель"
de Фёдор Сологуб (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 -
†1927-12-05) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2002-08
.

La vera nomo de la poeto estis: Фёдор
Қузьмич Тетерников (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov), Фёдор Сологуб
(Fjodor Sologub) estis lia kaŝnomo
(pseŭdonimo).