Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff La disipulo Esperanto 2002-08 Arg-758-385 | MR-392-1a 2007-02-06 12:17 Manfred nur tiun forigu
Фёдор Сологуб * Расточитель Rusa 1917-06-13 Arg-757-385 2007-02-06 16:46 Manfred nur tiun aldonu
Michel Duc Goninaz La disipanto Esperanto 2003 Arg-759-385 2007-02-08 12:35 Manfred nur tiun forigu

Фёдор Сологуб,
La disipulo

 

Фёдор Сологуб,
La disipanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Michel Duc Goninaz
 
Stulte mi eluzis korpon mian,   Mi la korpon liveris al ŝimo,
Disipado estis tio ĉi,   Disipinte trezoron de l' sort'.
Vidas elirejon mi nenian,   Jen mi staras ĉe la noktolimo
Nude, neŝirmite staras mi.   En nudeco, senhelpa, sen fort'.
 
Kaj mi preĝas al la kara Dio,   Kaj mi petas de la Dia graco
-Tiel mi neniam petis Lin -:   — senkomparas la preĝa sincer'! —
“Donu Vi al mi da energio   “Nur iomon da forto donacu
iom, kiu plu vivtenos min.   Al mi, kiun lacigas la ter'.
 
Neporteblaj afliktiĝoj teraj,   Sub ĉi-teraj ĉagrenoj mi sklavas,
Kaj tro granda tera vivopen’,   Por mi troas la tera plenum',
Sed kontraŭe ĉarmoj primaveraj   Sed printempoj min, ho kiom! ravas,
Kaj freŝiga akva ĉirkaŭpren’!   Kaj freŝigas min akva brakum'.
 
Kiel ardas la purpur-aŭroroj,   Kiom ruĝe aŭroroj ĉi ardas,
Kiel igas revi la jasmen’,   Kiel revas jasmena arbet',
Kiel rave amas inaj koroj,   Kiel milde lazuro rigardas,
Kiel kisas lipoj kun ĝojplen’!   Kiel kisas la lipa impet'!
 
Kaj ankoraŭ ĉi kisad’ pasia, 1)   Dezirata eĉ pli, ol kisado,
Kaj jasmen-aromo tiu ĉi,   Kaj aroma eĉ pli, ol jasmen',
La revado forta, idilia,   Estas forto de sonĝa persvado
Kaj de l’ versoj dolĉa melodi’!   Kaj de versoj la milda refren'.
 
Gloro kaj potenco estas via!   Ĉar Vi, Di', kompatemas, kaj vere
Mi Vin petas, kompatema Di’:   En Vi — gloro kaj fort', lumoflu'.
Donu iom al vivtempo mia,   Donu iom da vivo surtere,
Por ke pluajn kantojn verku mi!“   Por ke kantojn komponu mi plu!”
 
Traduko de la Rusa poemo "Расточитель"
de Фёдор Сологуб (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 -
†1927-12-05) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2002-08
.

La vera nomo de la poeto estis: Фёдор
Қузьмич Тетерников (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov), Фёдор Сологуб
(Fjodor Sologub) estis lia kaŝnomo
(pseŭdonimo).
  Traduko de la Rusa poemo "Расточитель"
de Фёдор Сологуб (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 -
†1927-12-05) en Esperanton de Michel
Duc Goninaz (*1933-09.06) en 2003.

Tiu ĉi traduko aperis en la revuo "La
ondo de Esperanto", en 2003. Laŭ sciigo
de s-ro Michel Duc Goninaz, la verkinto
de tiu ĉi traduko, mi, Manfred Retzlaff,
korektis preseraron en la tria stofo, nome
"printempo" anstataŭ ĝuste "printempoj".
S-ro Duc Goninaz atentigis min pri tio
per retletero de l' 07.02.2007. Tiu
preseraro ankoraŭ estis en la retejo
http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/106-lode.htm#106-36,
el kiu mi prenis la tradukon.