Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Blumental, Leopold Nadzieja Pola Arg-744-377 2007-01-05 09:02 Manfred nur tiun aldonu
Hankel, Marie Die Hoffnung Germana Arg-891-377 2008-09-20 10:02 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 10 Die Hoffnung Germana Arg-743-377 2007-04-29 14:03 Manfred nur tiun aldonu
Schulz, Richard Die Hoffnung Esperanto Arg-924-377 2014-10-31 20:54 Manfred nur tiun aldonu
Zamenhof, Ludwig Lazarus * La espero Esperanto Arg-742-377 2006-12-28 23:25 Manfred nur tiun forigu
Вайнблат, Семен Надежда Rusa Arg-893-377 2009-11-04 21:50 mgr nur tiun aldonu
Коган Надежда Rusa Arg-892-377 2008-04-01 17:01 Manfred nur tiun aldonu

Ludwig Lazarus Zamenhof,
La espero

 
En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.
 
Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion;
Al la mond’ eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.
 
Sub la sankta signo de l’ espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.
 
Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.
 
Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.
 
Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l’ homaro
por eterna ben’ efektiviĝos.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).