Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Gefunden Germana Arg-738-376 2006-12-11 22:11 Manfred nur tiun aldonu
Richard Schulz Trovaĵo Esperanto 1984-07 Arg-740-376 2013-02-26 15:17 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Trovita Esperanto 1982-05-05 Arg-739-376 | MR-010-1 2006-12-11 22:15 Manfred nur tiun forigu
Antoni Grabowski Trovita Esperanto Arg-741-376 2006-12-14 00:07 mgr nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovita

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovaĵo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovita

 
tradukita de Antoni Grabowski   tradukita de Richard Schulz   tradukita de Manfred Retzlaff
 
Mi foje arbaron   Mi vagis sola   Mi tra arbaro
Promene eniris,   En la arbar’.   Sencele iris
Kaj serĉi nenion   Nenion serĉi   Kaj trovi ion
En penso deziris.   Jen mia far’.   Mi ne deziris.
 
Mi vidis, en ombro   Enombre vidis   Ĉe l’ vojo vidis
Jen staras floreto:   Floreton mi.   Mi etan floron,
Steleto lumanta   Lumanta stelo,   Kaj ege tuŝis
Aŭ blu-okuleto.   Okulvizi’.   Ĝi mian koron.
 
Mi volis ĝin ŝiri,   Al mi plukonta   Kaj kiam volis
Sed plore ĝi diras:   Jen ĝia vort’:   Mi ĝin deŝiri,
"Ĉu por ke mi velku,   „Ĉu ke mi velku   „N rompu min!“, mi
Vi tial min ŝiras?"   Al frua mort’ ?“   Ĝin aŭdis diri.
 
Do mi ĝin elfosis   Mi ĝin elfosis   Kaj mi singarde
Kun radikareto,   Kun la radik’   Ĝin elterigis,
Kaj portis al mia   Ĝin portis domen   Al mia domo
Ĝarden' ĉe l' dometo.   Al la larik’.   Ĝin translokigis.
 
En loko trankvila   Replantis tie   Alialoke
Plantite karese,   Ĝin en la fru’.   Ĝi nun kreskadas,
Ĝi kreskas, burĝonas,   Ĝi nun kreskadas   La eta planto
Kaj floras senĉese.   Kaj floras plu.   Kaj plu floradas.
 
Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
traduk-version en la interreto, en la
retejo de s-ano Don Harlow, en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/,
precize sub
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/parnaso/trovita.html
.
  Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26) en 1984-07.

Tiu ĉi poem-esperantigo aperis en la n-ro
61 (1984/7) de la Vestfaliaj Flugfolioj“,
kiujn eldonis Richard Schulz, kiu loĝis
tiutempo en la germana urbo Mindeno
(Minden). Pri Richard Schulz vidu la
vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1982-05-05.