Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Gefunden Germana Arg-738-376 2006-12-11 22:11 Manfred nur tiun forigu
Richard Schulz Trovaĵo Esperanto 1984-07 Arg-740-376 2013-02-26 15:17 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Trovita Esperanto 1982-05-05 Arg-739-376 | MR-010-1 2006-12-11 22:15 Manfred nur tiun aldonu
Antoni Grabowski Trovita Esperanto Arg-741-376 2006-12-14 00:07 mgr nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovita

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovaĵo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Gefunden

 
tradukita de Antoni Grabowski   tradukita de Richard Schulz    
 
Mi foje arbaron   Mi vagis sola   Ich ging im Walde
Promene eniris,   En la arbar’.   So für mich hin,
Kaj serĉi nenion   Nenion serĉi   Und nichts zu suchen,
En penso deziris.   Jen mia far’.   Das war mein Sinn.
 
Mi vidis, en ombro   Enombre vidis   Im Schatten sah ich
Jen staras floreto:   Floreton mi.   Ein Blümchen stehn,
Steleto lumanta   Lumanta stelo,   Wie Sterne leuchtend,
Aŭ blu-okuleto.   Okulvizi’.   Wie Äuglein schön.
 
Mi volis ĝin ŝiri,   Al mi plukonta   Ich wollt’ es brechen,
Sed plore ĝi diras:   Jen ĝia vort’:   Da sagt’ es fein:
"Ĉu por ke mi velku,   „Ĉu ke mi velku   „Soll ich zum Welken
Vi tial min ŝiras?"   Al frua mort’ ?“   Gebrochen sein?“
 
Do mi ĝin elfosis   Mi ĝin elfosis   Ich grub’s mit allen
Kun radikareto,   Kun la radik’   Den Würzlein aus,
Kaj portis al mia   Ĝin portis domen   Zum Garten trug ich’s,
Ĝarden' ĉe l' dometo.   Al la larik’.   Am hübschen Haus.
 
En loko trankvila   Replantis tie   Und pflanzt’ es wieder
Plantite karese,   Ĝin en la fru’.   Am stillen Ort;
Ĝi kreskas, burĝonas,   Ĝi nun kreskadas   Nun zweigt es immer
Kaj floras senĉese.   Kaj floras plu.   Und blüht so fort.
 
Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
traduk-version en la interreto, en la
retejo de s-ano Don Harlow, en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/,
precize sub
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/parnaso/trovita.html
.
  Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26) en 1984-07.

Tiu ĉi poem-esperantigo aperis en la n-ro
61 (1984/7) de la Vestfaliaj Flugfolioj“,
kiujn eldonis Richard Schulz, kiu loĝis
tiutempo en la germana urbo Mindeno
(Minden). Pri Richard Schulz vidu la
vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).