Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Trovita Esperanto 1982-05-05 Arg-739-376 | MR-010-1 2006-12-11 22:15 Manfred nur tiun forigu
Antoni Grabowski Trovita Esperanto Arg-741-376 2006-12-14 00:07 mgr nur tiun forigu
Richard Schulz Trovaĵo Esperanto 1984-07 Arg-740-376 2013-02-26 15:17 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Gefunden Germana Arg-738-376 2006-12-11 22:11 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovita

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovita

 
tradukita de Antoni Grabowski   tradukita de Manfred Retzlaff
 
Mi foje arbaron   Mi tra arbaro
Promene eniris,   Sencele iris
Kaj serĉi nenion   Kaj trovi ion
En penso deziris.   Mi ne deziris.
 
Mi vidis, en ombro   Ĉe l’ vojo vidis
Jen staras floreto:   Mi etan floron,
Steleto lumanta   Kaj ege tuŝis
Aŭ blu-okuleto.   Ĝi mian koron.
 
Mi volis ĝin ŝiri,   Kaj kiam volis
Sed plore ĝi diras:   Mi ĝin deŝiri,
"Ĉu por ke mi velku,   „N rompu min!“, mi
Vi tial min ŝiras?"   Ĝin aŭdis diri.
 
Do mi ĝin elfosis   Kaj mi singarde
Kun radikareto,   Ĝin elterigis,
Kaj portis al mia   Al mia domo
Ĝarden' ĉe l' dometo.   Ĝin translokigis.
 
En loko trankvila   Alialoke
Plantite karese,   Ĝi nun kreskadas,
Ĝi kreskas, burĝonas,   La eta planto
Kaj floras senĉese.   Kaj plu floradas.
 
Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
traduk-version en la interreto, en la
retejo de s-ano Don Harlow, en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/,
precize sub
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/parnaso/trovita.html
.
  Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1982-05-05.