Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Gefunden Germana Arg-738-376 2006-12-11 22:11 Manfred nur tiun aldonu
Richard Schulz Trovaĵo Esperanto 1984-07 Arg-740-376 2013-02-26 15:17 Manfred nur tiun forigu
Antoni Grabowski Trovita Esperanto Arg-741-376 2006-12-14 00:07 mgr nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Trovita Esperanto 1982-05-05 Arg-739-376 | MR-010-1 2006-12-11 22:15 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovaĵo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovita

 
tradukita de Richard Schulz   tradukita de Antoni Grabowski
 
Mi vagis sola   Mi foje arbaron
En la arbar’.   Promene eniris,
Nenion serĉi   Kaj serĉi nenion
Jen mia far’.   En penso deziris.
 
Enombre vidis   Mi vidis, en ombro
Floreton mi.   Jen staras floreto:
Lumanta stelo,   Steleto lumanta
Okulvizi’.   Aŭ blu-okuleto.
 
Al mi plukonta   Mi volis ĝin ŝiri,
Jen ĝia vort’:   Sed plore ĝi diras:
„Ĉu ke mi velku   "Ĉu por ke mi velku,
Al frua mort’ ?“   Vi tial min ŝiras?"
 
Mi ĝin elfosis   Do mi ĝin elfosis
Kun la radik’   Kun radikareto,
Ĝin portis domen   Kaj portis al mia
Al la larik’.   Ĝarden' ĉe l' dometo.
 
Replantis tie   En loko trankvila
Ĝin en la fru’.   Plantite karese,
Ĝi nun kreskadas   Ĝi kreskas, burĝonas,
Kaj floras plu.   Kaj floras senĉese.
 
Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26) en 1984-07.

Tiu ĉi poem-esperantigo aperis en la n-ro
61 (1984/7) de la Vestfaliaj Flugfolioj“,
kiujn eldonis Richard Schulz, kiu loĝis
tiutempo en la germana urbo Mindeno
(Minden). Pri Richard Schulz vidu la
vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
traduk-version en la interreto, en la
retejo de s-ano Don Harlow, en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/,
precize sub
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/parnaso/trovita.html
.