Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Trovita Esperanto 1982-05-05 Arg-739-376 | MR-010-1 2006-12-11 22:15 Manfred nur tiun forigu
Antoni Grabowski Trovita Esperanto Arg-741-376 2006-12-14 00:07 mgr nur tiun aldonu
Richard Schulz Trovaĵo Esperanto 1984-07 Arg-740-376 2013-02-26 15:17 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Gefunden Germana Arg-738-376 2006-12-11 22:11 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovaĵo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovita

 
tradukita de Richard Schulz   tradukita de Manfred Retzlaff
 
Mi vagis sola   Mi tra arbaro
En la arbar’.   Sencele iris
Nenion serĉi   Kaj trovi ion
Jen mia far’.   Mi ne deziris.
 
Enombre vidis   Ĉe l’ vojo vidis
Floreton mi.   Mi etan floron,
Lumanta stelo,   Kaj ege tuŝis
Okulvizi’.   Ĝi mian koron.
 
Al mi plukonta   Kaj kiam volis
Jen ĝia vort’:   Mi ĝin deŝiri,
„Ĉu ke mi velku   „N rompu min!“, mi
Al frua mort’ ?“   Ĝin aŭdis diri.
 
Mi ĝin elfosis   Kaj mi singarde
Kun la radik’   Ĝin elterigis,
Ĝin portis domen   Al mia domo
Al la larik’.   Ĝin translokigis.
 
Replantis tie   Alialoke
Ĝin en la fru’.   Ĝi nun kreskadas,
Ĝi nun kreskadas   La eta planto
Kaj floras plu.   Kaj plu floradas.
 
Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26) en 1984-07.

Tiu ĉi poem-esperantigo aperis en la n-ro
61 (1984/7) de la Vestfaliaj Flugfolioj“,
kiujn eldonis Richard Schulz, kiu loĝis
tiutempo en la germana urbo Mindeno
(Minden). Pri Richard Schulz vidu la
vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1982-05-05.