Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Gefunden Germana Arg-738-376 2006-12-11 22:11 Manfred nur tiun forigu
Richard Schulz Trovaĵo Esperanto 1984-07 Arg-740-376 2013-02-26 15:17 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Trovita Esperanto 1982-05-05 Arg-739-376 | MR-010-1 2006-12-11 22:15 Manfred nur tiun aldonu
Antoni Grabowski Trovita Esperanto Arg-741-376 2006-12-14 00:07 mgr nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovaĵo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Gefunden

 
tradukita de Richard Schulz    
 
Mi vagis sola   Ich ging im Walde
En la arbar’.   So für mich hin,
Nenion serĉi   Und nichts zu suchen,
Jen mia far’.   Das war mein Sinn.
 
Enombre vidis   Im Schatten sah ich
Floreton mi.   Ein Blümchen stehn,
Lumanta stelo,   Wie Sterne leuchtend,
Okulvizi’.   Wie Äuglein schön.
 
Al mi plukonta   Ich wollt’ es brechen,
Jen ĝia vort’:   Da sagt’ es fein:
„Ĉu ke mi velku   „Soll ich zum Welken
Al frua mort’ ?“   Gebrochen sein?“
 
Mi ĝin elfosis   Ich grub’s mit allen
Kun la radik’   Den Würzlein aus,
Ĝin portis domen   Zum Garten trug ich’s,
Al la larik’.   Am hübschen Haus.
 
Replantis tie   Und pflanzt’ es wieder
Ĝin en la fru’.   Am stillen Ort;
Ĝi nun kreskadas   Nun zweigt es immer
Kaj floras plu.   Und blüht so fort.
 
Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26) en 1984-07.

Tiu ĉi poem-esperantigo aperis en la n-ro
61 (1984/7) de la Vestfaliaj Flugfolioj“,
kiujn eldonis Richard Schulz, kiu loĝis
tiutempo en la germana urbo Mindeno
(Minden). Pri Richard Schulz vidu la
vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).