Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Trovita Esperanto 1982-05-05 Arg-739-376 | MR-010-1 2006-12-11 22:15 Manfred nur tiun forigu
Antoni Grabowski Trovita Esperanto Arg-741-376 2006-12-14 00:07 mgr nur tiun forigu
Richard Schulz Trovaĵo Esperanto 1984-07 Arg-740-376 2013-02-26 15:17 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Gefunden Germana Arg-738-376 2006-12-11 22:11 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovita

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovita

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovaĵo

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Antoni Grabowski   tradukita de Richard Schulz
 
Mi tra arbaro   Mi foje arbaron   Mi vagis sola
Sencele iris   Promene eniris,   En la arbar’.
Kaj trovi ion   Kaj serĉi nenion   Nenion serĉi
Mi ne deziris.   En penso deziris.   Jen mia far’.
 
Ĉe l’ vojo vidis   Mi vidis, en ombro   Enombre vidis
Mi etan floron,   Jen staras floreto:   Floreton mi.
Kaj ege tuŝis   Steleto lumanta   Lumanta stelo,
Ĝi mian koron.   Aŭ blu-okuleto.   Okulvizi’.
 
Kaj kiam volis   Mi volis ĝin ŝiri,   Al mi plukonta
Mi ĝin deŝiri,   Sed plore ĝi diras:   Jen ĝia vort’:
„N rompu min!“, mi   "Ĉu por ke mi velku,   „Ĉu ke mi velku
Ĝin aŭdis diri.   Vi tial min ŝiras?"   Al frua mort’ ?“
 
Kaj mi singarde   Do mi ĝin elfosis   Mi ĝin elfosis
Ĝin elterigis,   Kun radikareto,   Kun la radik’
Al mia domo   Kaj portis al mia   Ĝin portis domen
Ĝin translokigis.   Ĝarden' ĉe l' dometo.   Al la larik’.
 
Alialoke   En loko trankvila   Replantis tie
Ĝi nun kreskadas,   Plantite karese,   Ĝin en la fru’.
La eta planto   Ĝi kreskas, burĝonas,   Ĝi nun kreskadas
Kaj plu floradas.   Kaj floras senĉese.   Kaj floras plu.
 
Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1982-05-05.

 
  Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
traduk-version en la interreto, en la
retejo de s-ano Don Harlow, en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/,
precize sub
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/parnaso/trovita.html
.
  Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26) en 1984-07.

Tiu ĉi poem-esperantigo aperis en la n-ro
61 (1984/7) de la Vestfaliaj Flugfolioj“,
kiujn eldonis Richard Schulz, kiu loĝis
tiutempo en la germana urbo Mindeno
(Minden). Pri Richard Schulz vidu la
vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.