Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Trovita Esperanto 1982-05-05 Arg-739-376 | MR-010-1 2006-12-11 22:15 Manfred nur tiun forigu
Antoni Grabowski Trovita Esperanto Arg-741-376 2006-12-14 00:07 mgr nur tiun forigu
Richard Schulz Trovaĵo Esperanto 1984-07 Arg-740-376 2013-02-26 15:17 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Gefunden Germana Arg-738-376 2006-12-11 22:11 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovita

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovita

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Antoni Grabowski
 
Mi tra arbaro   Mi foje arbaron
Sencele iris   Promene eniris,
Kaj trovi ion   Kaj serĉi nenion
Mi ne deziris.   En penso deziris.
 
Ĉe l’ vojo vidis   Mi vidis, en ombro
Mi etan floron,   Jen staras floreto:
Kaj ege tuŝis   Steleto lumanta
Ĝi mian koron.   Aŭ blu-okuleto.
 
Kaj kiam volis   Mi volis ĝin ŝiri,
Mi ĝin deŝiri,   Sed plore ĝi diras:
„N rompu min!“, mi   "Ĉu por ke mi velku,
Ĝin aŭdis diri.   Vi tial min ŝiras?"
 
Kaj mi singarde   Do mi ĝin elfosis
Ĝin elterigis,   Kun radikareto,
Al mia domo   Kaj portis al mia
Ĝin translokigis.   Ĝarden' ĉe l' dometo.
 
Alialoke   En loko trankvila
Ĝi nun kreskadas,   Plantite karese,
La eta planto   Ĝi kreskas, burĝonas,
Kaj plu floradas.   Kaj floras senĉese.
 
Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1982-05-05.

 
  Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
traduk-version en la interreto, en la
retejo de s-ano Don Harlow, en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/,
precize sub
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/parnaso/trovita.html
.