Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Gefunden Germana Arg-738-376 2006-12-11 22:11 Manfred nur tiun aldonu
Antoni Grabowski Trovita Esperanto Arg-741-376 2006-12-14 00:07 mgr nur tiun aldonu
Richard Schulz Trovaĵo Esperanto 1984-07 Arg-740-376 2013-02-26 15:17 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Trovita Esperanto 1982-05-05 Arg-739-376 | MR-010-1 2006-12-11 22:15 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovita

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovaĵo

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Richard Schulz
 
Mi tra arbaro   Mi vagis sola
Sencele iris   En la arbar’.
Kaj trovi ion   Nenion serĉi
Mi ne deziris.   Jen mia far’.
 
Ĉe l’ vojo vidis   Enombre vidis
Mi etan floron,   Floreton mi.
Kaj ege tuŝis   Lumanta stelo,
Ĝi mian koron.   Okulvizi’.
 
Kaj kiam volis   Al mi plukonta
Mi ĝin deŝiri,   Jen ĝia vort’:
„N rompu min!“, mi   „Ĉu ke mi velku
Ĝin aŭdis diri.   Al frua mort’ ?“
 
Kaj mi singarde   Mi ĝin elfosis
Ĝin elterigis,   Kun la radik’
Al mia domo   Ĝin portis domen
Ĝin translokigis.   Al la larik’.
 
Alialoke   Replantis tie
Ĝi nun kreskadas,   Ĝin en la fru’.
La eta planto   Ĝi nun kreskadas
Kaj plu floradas.   Kaj floras plu.
 
Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1982-05-05.

 
  Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26) en 1984-07.

Tiu ĉi poem-esperantigo aperis en la n-ro
61 (1984/7) de la Vestfaliaj Flugfolioj“,
kiujn eldonis Richard Schulz, kiu loĝis
tiutempo en la germana urbo Mindeno
(Minden). Pri Richard Schulz vidu la
vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.