Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Trovita Esperanto 1982-05-05 Arg-739-376 | MR-010-1 2006-12-11 22:15 Manfred nur tiun aldonu
Antoni Grabowski Trovita Esperanto Arg-741-376 2006-12-14 00:07 mgr nur tiun forigu
Richard Schulz Trovaĵo Esperanto 1984-07 Arg-740-376 2013-02-26 15:17 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Gefunden Germana Arg-738-376 2006-12-11 22:11 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Gefunden

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovaĵo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovita

 
    tradukita de Richard Schulz   tradukita de Antoni Grabowski
 
Ich ging im Walde   Mi vagis sola   Mi foje arbaron
So für mich hin,   En la arbar’.   Promene eniris,
Und nichts zu suchen,   Nenion serĉi   Kaj serĉi nenion
Das war mein Sinn.   Jen mia far’.   En penso deziris.
 
Im Schatten sah ich   Enombre vidis   Mi vidis, en ombro
Ein Blümchen stehn,   Floreton mi.   Jen staras floreto:
Wie Sterne leuchtend,   Lumanta stelo,   Steleto lumanta
Wie Äuglein schön.   Okulvizi’.   Aŭ blu-okuleto.
 
Ich wollt’ es brechen,   Al mi plukonta   Mi volis ĝin ŝiri,
Da sagt’ es fein:   Jen ĝia vort’:   Sed plore ĝi diras:
„Soll ich zum Welken   „Ĉu ke mi velku   "Ĉu por ke mi velku,
Gebrochen sein?“   Al frua mort’ ?“   Vi tial min ŝiras?"
 
Ich grub’s mit allen   Mi ĝin elfosis   Do mi ĝin elfosis
Den Würzlein aus,   Kun la radik’   Kun radikareto,
Zum Garten trug ich’s,   Ĝin portis domen   Kaj portis al mia
Am hübschen Haus.   Al la larik’.   Ĝarden' ĉe l' dometo.
 
Und pflanzt’ es wieder   Replantis tie   En loko trankvila
Am stillen Ort;   Ĝin en la fru’.   Plantite karese,
Nun zweigt es immer   Ĝi nun kreskadas   Ĝi kreskas, burĝonas,
Und blüht so fort.   Kaj floras plu.   Kaj floras senĉese.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).

 
  Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26) en 1984-07.

Tiu ĉi poem-esperantigo aperis en la n-ro
61 (1984/7) de la Vestfaliaj Flugfolioj“,
kiujn eldonis Richard Schulz, kiu loĝis
tiutempo en la germana urbo Mindeno
(Minden). Pri Richard Schulz vidu la
vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
traduk-version en la interreto, en la
retejo de s-ano Don Harlow, en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/,
precize sub
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/parnaso/trovita.html
.