Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Gefunden Germana Arg-738-376 2006-12-11 22:11 Manfred nur tiun forigu
Richard Schulz Trovaĵo Esperanto 1984-07 Arg-740-376 2013-02-26 15:17 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Trovita Esperanto 1982-05-05 Arg-739-376 | MR-010-1 2006-12-11 22:15 Manfred nur tiun aldonu
Antoni Grabowski Trovita Esperanto Arg-741-376 2006-12-14 00:07 mgr nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovita

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Gefunden

 
tradukita de Antoni Grabowski    
 
Mi foje arbaron   Ich ging im Walde
Promene eniris,   So für mich hin,
Kaj serĉi nenion   Und nichts zu suchen,
En penso deziris.   Das war mein Sinn.
 
Mi vidis, en ombro   Im Schatten sah ich
Jen staras floreto:   Ein Blümchen stehn,
Steleto lumanta   Wie Sterne leuchtend,
Aŭ blu-okuleto.   Wie Äuglein schön.
 
Mi volis ĝin ŝiri,   Ich wollt’ es brechen,
Sed plore ĝi diras:   Da sagt’ es fein:
"Ĉu por ke mi velku,   „Soll ich zum Welken
Vi tial min ŝiras?"   Gebrochen sein?“
 
Do mi ĝin elfosis   Ich grub’s mit allen
Kun radikareto,   Den Würzlein aus,
Kaj portis al mia   Zum Garten trug ich’s,
Ĝarden' ĉe l' dometo.   Am hübschen Haus.
 
En loko trankvila   Und pflanzt’ es wieder
Plantite karese,   Am stillen Ort;
Ĝi kreskas, burĝonas,   Nun zweigt es immer
Kaj floras senĉese.   Und blüht so fort.
 
Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
traduk-version en la interreto, en la
retejo de s-ano Don Harlow, en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/,
precize sub
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/parnaso/trovita.html
.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).