Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Trovita Esperanto 1982-05-05 Arg-739-376 | MR-010-1 2006-12-11 22:15 Manfred nur tiun forigu
Antoni Grabowski Trovita Esperanto Arg-741-376 2006-12-14 00:07 mgr nur tiun aldonu
Richard Schulz Trovaĵo Esperanto 1984-07 Arg-740-376 2013-02-26 15:17 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Gefunden Germana Arg-738-376 2006-12-11 22:11 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovita

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Mi tra arbaro
Sencele iris
Kaj trovi ion
Mi ne deziris.
 
Ĉe l’ vojo vidis
Mi etan floron,
Kaj ege tuŝis
Ĝi mian koron.
 
Kaj kiam volis
Mi ĝin deŝiri,
„N rompu min!“, mi
Ĝin aŭdis diri.
 
Kaj mi singarde
Ĝin elterigis,
Al mia domo
Ĝin translokigis.
 
Alialoke
Ĝi nun kreskadas,
La eta planto
Kaj plu floradas.
 
Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1982-05-05.