Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Moliino Malon' Esperanto 2006-12-04 Arg-735-374 | MR-451-2 (Esperanto) 2008-11-29 16:14 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Molly Malone Germana 2006-12-04 Arg-734-374 | MR-451-2 (deutsch) 2008-11-29 16:22 Manfred nur tiun aldonu
James Yorkston * Molly Malone Angla Arg-733-374 2013-11-25 12:31 Manfred nur tiun aldonu
Jean-Marc Leclercq Molly Malone Esperanto Arg-1886-374 2013-11-25 11:01 Manfred nur tiun aldonu
Seán de Fréine Mol Ní Mhaoileoin [-] Irlanda Arg-817-374 2007-05-16 20:17 Manfred nur tiun aldonu

James Yorkston,
Moliino Malon'

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1. En bela Dublino,
Jen vivis knabino,
Enamiĝis unue en tiun ĉi mi.
Ĉareton ŝovante
Tra l’ stratoj irante
Ŝi vokis : Jen konkoj, jen ostroj! Aĉetu vi, ho!
Ankoraŭ tutfreŝaj, ankoraŭ tutfreŝaj!
Jen konkoj kaj ostroj! Aĉetu vi, ho!
 
2. Veturis ŝi tiel
Tra l’ stratoj samkiel
Ĝin faris antaŭe gepatroj de ŝi.
Sian ĉaron ŝovante,
Tra l’ stratoj irante
Vokante : Jen konkoj, jen ostroj! Aĉetu vi, ho!
Ankoraŭ tutfreŝaj, ankoraŭ tutfreŝaj!
Jen konkoj kaj ostroj! Aĉetu vi, ho!
 
3. Ŝi iĝis malsana,
Sanig’ estis vana,
Memoras mi ĉiam ankoraŭ pri ŝi,
Tra l’ stratoj iranta,
Ĉareton ŝovanta,
Vokanta: Jen konkoj, jen ostroj! Aĉetu vi, ho!
Ankoraŭ tutfreŝaj, ankoraŭ tutfreŝaj!
Jen konkoj kaj ostroj! Aĉetu vi, ho!
 
Traduko de la Angla poemo "Molly Malone"
de James Yorkston en Esperanton de Manfredo
Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner
Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04)
en 2006-12-04.