Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Ho Jesu', amiko mia Esperanto 2006-08-24 Arg-727-372 | MR-449-1b 2006-08-24 09:22 Manfred nur tiun forigu
Reinhard Pflüger Trans imag' Jesu' amikas Esperanto 2006-08 Arg-732-372 2008-03-30 23:14 Manfred nur tiun forigu
Tr. Ernst Gebhardt Welch ein Freund ist unser Jesus Germana Arg-729-372 2006-08-24 09:35 Manfred nur tiun aldonu
Joseph M. Scriven * What a Friend We Have in Jesus Angla Arg-726-372 2006-08-25 15:58 mgr nur tiun aldonu

Joseph M. Scriven ,
Trans imag' Jesu' amikas

 

Joseph M. Scriven ,
Ho Jesu', amiko mia

 
tradukita de Reinhard Pflüger   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Trans imag' Jesu' amikas -   Ho Jesu’, amiko mia,
kia la privilegi',   Kiel alta estas vi!
ke li portas nian ŝuldon.   Estas vi peranto nia,
Preĝe donu ĝin al li.   Kiu ligas nin kun Di’.
Kiom ni disipas ŝancojn   Kiom da aflikto devas
pri anima harmoni',   Nenecese porti ni,
sole ĉar ni rezignadas   Se preĝante, Lin serĉante
preĝe turni nin al li.   Ni ne turnas nin al Li.
 
En danĝero kaj aflikto,   Kiam la diablo tentas
tento kaj eĉ tragedi'   Nin kun ega energi’,
ni neniam malesperu.   Ni ne devas timi ion,
Preĝe prenu ĝin al li,   Se kredeme preĝas ni.
la fidela akompano.   Jen montriĝas la fidelo
Amikec' ne eblas pli.   De Jesu’, nin helpas Li,
Konas li malforton ĉian,   Kiel la Savant’ potenca.
preĝe portu ĝin al li.   Tiun preĝe petu ni.
 
Zorgoŝarĝo ofte pezas,   Se ni estas zorgoplenaj
kaj senfina la defi'.   Kaj nin premas tio ĉi,
Ĉion la Savant' superas.   Certe helpas nin Jesuo,
Preĝe fuĝu ni al li.   Niajn preĝojn aŭdas Li.
Se forturnas sin amikoj,   Se amikoj vin forlasas,
preĝe diru ĝin al li.   Diru tion nur al Li!
Vin konsole ĉirkaŭbrakos   Li vin ŝirmos kaj konsolos.
la Unika sen kopi'.   Nur al Li vin turnu vi.
 
Vi, Savant', promesis porti   Ho Savanto, Vi promesis,
ŝarĝojn niajn tie ĉi.   Ke Vi portos ja por ni
Tial ilin ni demetu   Niajn ŝarĝojn, ni do portu
ĉiujn preĝe nur ĉe vi.   Ĉion preĝe nur al vi.
Baldaŭ preĝoj ne necesos   Baldaŭ ni ne devos preĝi
ĉe la brila tron' de Di'.   Plu sur tiu Tero ĉi,
Ĝis etern' ni restos rave   Tie ni senfine gloros
en ador' kaj laŭd' al Li.   Vin en eternec’, ho Di’.
 
  Traduko de la Angla poemo "What a Friend
We Have in Jesus" de Joseph M. Scriven
(*1820 - †1886) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2006-08-24.

 
Traduko de la Angla poemo "What a Friend
We Have in Jesus" de Joseph M. Scriven
(*1820 - †1886) en Esperanton de
Reinhard Pflüger en 2006-08.

Tiu ĉi Esperantigo aperis en la numero
4/2006 de la organo de Kristana Esperanto-Ligo
(KELI), en Aŭgusto de 2006.