Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Ho Jesu', amiko mia Esperanto 2006-08-24 Arg-727-372 | MR-449-1b 2006-08-24 09:22 Manfred nur tiun forigu
Reinhard Pflüger Trans imag' Jesu' amikas Esperanto 2006-08 Arg-732-372 2008-03-30 23:14 Manfred nur tiun aldonu
Tr. Ernst Gebhardt Welch ein Freund ist unser Jesus Germana Arg-729-372 2006-08-24 09:35 Manfred nur tiun aldonu
Joseph M. Scriven * What a Friend We Have in Jesus Angla Arg-726-372 2006-08-25 15:58 mgr nur tiun aldonu

Joseph M. Scriven ,
Ho Jesu', amiko mia

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ho Jesu’, amiko mia,
Kiel alta estas vi!
Estas vi peranto nia,
Kiu ligas nin kun Di’.
Kiom da aflikto devas
Nenecese porti ni,
Se preĝante, Lin serĉante
Ni ne turnas nin al Li.
 
Kiam la diablo tentas
Nin kun ega energi’,
Ni ne devas timi ion,
Se kredeme preĝas ni.
Jen montriĝas la fidelo
De Jesu’, nin helpas Li,
Kiel la Savant’ potenca.
Tiun preĝe petu ni.
 
Se ni estas zorgoplenaj
Kaj nin premas tio ĉi,
Certe helpas nin Jesuo,
Niajn preĝojn aŭdas Li.
Se amikoj vin forlasas,
Diru tion nur al Li!
Li vin ŝirmos kaj konsolos.
Nur al Li vin turnu vi.
 
Ho Savanto, Vi promesis,
Ke Vi portos ja por ni
Niajn ŝarĝojn, ni do portu
Ĉion preĝe nur al vi.
Baldaŭ ni ne devos preĝi
Plu sur tiu Tero ĉi,
Tie ni senfine gloros
Vin en eternec’, ho Di’.
 
Traduko de la Angla poemo "What a Friend
We Have in Jesus" de Joseph M. Scriven
(*1820 - †1886) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2006-08-24.